Nikolaj Patruŝev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Patruŝev
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1951 (1951-07-11) (72-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Mara Teknika Universitato • FSB Academy vd
Familio
Infanoj Dmitry Patrushev vd
Profesio
Okupo inĝenieropolitikisto vd
Aktiva dum 2008– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Platonoviĉ PATRUŜEV aŭ en Esperanto Nikolao Platonoviĉ PATRUŜEV, ruse Никола́й Плато́нович Па́трушев (naskiĝis la 11-an de julio 1951 en Leningrado, Sovetunio) estas rusa armea generalo, la 2-a rango en la ordo de rangoj en la rusa armeo, kaj politikisto kiu funkciis kiel Sekretario de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio[1], t.e. la interna kunordiga organizaĵo de Rusio. De 1999 ĝis 2008 Patruŝev funkciis kiel kapo de la Federala Sekureca Servo (FSB)[2], la organizaĵo kiu anstataŭigis la sovetian KGB (kun la escepto de eksterlanda inteligenteco).  Li estas unu el la plej proksimaj konsilistoj de Vladimir Putin kaj unu el la gvidaj figuroj en rusaj naciaj sekurecaj aferoj kaj tiel apartenanta al la siloviki, t.e. la malgranda rondo de intimuloj[3] ĉirkaŭ Vladimir Putin kiu inkludas ankaŭ Igor Seĉin, Aleksandr Bortnikov kaj Viktor Ivanov. Patruŝev estas tre suspektema pri okcidentaj landoj kaj iliaj intencoj[4][5].

Lia filo dmitrij Patruŝev estis La Ministro pri Agrikulturo de Rusio ekde 2018.[6][7]

Sankcioj[redakti | redakti fonton]

En junio 2019, Patruŝev deklaris, ke Irano "ĉiam estis kaj restas aliancano kaj partnero"[8]. Patruŝev postulas kompletan forlason de la merkata ekonomio en Rusio, citante kvazaŭajn "rusajn proprecojn" kiel pravigon. La celo estas krei specialan rusan ekonomion kun strikta "disciplino", kiu kontentigas la "bezonojn de la ŝtato", kiu, laŭ Mark Galeotti, estas ekvivalenta al la konstanta militekonomio simila al tiu de Sovetunio[9].

En februaro 2022, Usono[10], Britio[11], Japanio[12] kaj Kanado[13] trudis sankciojn kontraŭ Patruŝev en respondo al la rusa aneksado de Krimeo kaj la invado de Rusio en Ukrainio[14][15].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis diversajn honorojn en Rusio, interalie la premion Heroo de la Rusia Federacio por liaj servoj en la Dua Ĉeĉenia Milito en 2003 kaj premio en Ukrainio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Daniel, Learn about the top 10 Most Influential Politicians of Russia, Russia Profile, la 23-an de junio 2018.
  2. (de) Katja Tichomirowa, Putins Freund aus alten Tagen Arkivigite je 2016-01-27 per la retarkivo Wayback Machine. En: Berliner Zeitung, la 29-an de novembro 2006.
  3. (en) Kirby Paul. «Ukraine conflict: Who's in Putin's inner circle and running the war?», BBC, la 3-an de marto 2022.
  4. (no) Skeie, Kari, «Creme de la Kreml». NRK. la 12-an de marto 2022.
  5. (cz) Novák, Martin. Muž č. 2 v Kremlu. Jestřáb Patrušev šíří lži o Západu, u Putina má výsadní postavení (N-ro 2 viro en Kremlo. La akcipitro Patruŝev disvastigas mensogojn pri Okcidento, li havas privilegian pozicion kun Putin), Aktuálně.cz [rete]. Economia, la 6-an de junio 2022.
  6. https://biographe.ru/politiki/dmitriy-patrushev/
  7. https://theperson.pro/dmitriy-nikolaevich-patrushev-ministr-selskogo-hozyaystva/
  8. (en) Tom O'Conner, Russia Says U.S.-Iran 'War' Possible, But 'We Will Convince' Them to Talk, En Newsweek, la 26-an de junio 2019.
  9. (en) Russia’s Hardliners Present Their Manifesto: A Forever War with the West and a permanent wartime economy. En: The Moscow Times, La 29-an de aprilo 2022.
  10. (ru) Usono trudas sankciojn kontraŭ Patruŝev, Seĉin, Ivanov kaj iliaj filoj, RIA Novosti, la 24-an de februaro 2022, arkivita el la originalo, la 27-an de februaro 2022.
  11. Britio, ekzakte monaton post la komenco de armea speciala operaco en Ukrainio la 24-an de marto, vastigis sankciojn kontraŭ Rusio, 59 pliaj individuoj kaj organizoj estis nigralistigitaj. Krome, la restriktoj ankaŭ influis Belorusion (ses individuoj kaj juraj personoj), arkivita el la originalo la 25-an de marto 2022.
  12. Japanio vastigis sian liston de sankcioj kontraŭ Rusio por inkluzivi 25 individuojn kaj 81 jurajn entojn, arkivita el la originalo la 25-an de marto 2022.
  13. (ru, en) Мониторинг санкций в отношении российских лиц и организаций, nplaw.ru
  14. (en) „Russia-related Designations; Belarus Designations; Issuance of Russia-related Directive 2 and 3; Issuance of Russia-related and Belarus General Licenses; Publication of new and updated Frequently Asked Questions”. U.S. Department of the Treasury.
  15. (en) Council Implementing Regulation(EU) No 810/2014 of 25 July 2014 implementing Regulation (EU) No 269/2014 concerning restrictive measures in respect of actions undermining or threatening the territorial integrity, sovereignty and independence of Ukraine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]