Nikolaj Rezanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Rezanov
Persona informo
Николай Резанов
Naskiĝo 28-an de marto 1764 (1764-03-28)
en Sankt-Peterburgo
Morto 17-an de februaro 1807 (1807-02-17) (42-jaraĝa)
en Krasnojarsk
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Q598580 vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Patro Pyotr Rezanov vd
Patrino Aleksandra Okuneva vd
Edz(in)o Anna Grigorievna Shelikhova vd
Infanoj Olga Nikolayevna Rezanova vd
Profesio
Okupo esploristo • politikistodiplomatoambasadoro • entreprenisto • vojaĝisto vd
Laborkampo politikodiplomationegocovojaĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj REZANOV (ruse Николай Петрович Резанов, Nikolaj Petroviĉ Rezanov; naskiĝis la 28-an de marto 1764 en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio; mortis la 1-an de marto 1807 en Krasnojarsk) estis rusa politikisto kaj unu el la fondintoj de la rusa Amerikkompanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Rezanov devenis el nobela familio el la regiono de Smolensk, iĝis leŭtenanto kaj poste sekretariestro en la civila departemento kaj estro de la ĉefa ofico de la rusa Amerikkompanio.

En 1804 li iĝis la unua rusa ambasadoro en Japanio.

En 1803 li instigis la unuan rusan provon ĉirkaŭveli la mondon kaj partoprenis ĝin, gvidinte ĝin ĝis Kamĉatko.

En la jaro 1806 li veturis al Kalifornio, kie li starigis ligojn inter la rusa Amerikkompanio kaj la hispanaj koloniistoj. Revenonte al Sankt-Peterburgo li malvarmumiĝis kaj mortis en la urbo Krasnojarsk en Siberio.