Nikolaus Federmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaus Federmann
Persona informo
Naskonomo Nikolaus Federmann
Naskiĝo 30-an de novembro 1500 (1500-11-30)
en Ulm
Morto 1-an de januaro 1542 (1542-01-01) (41-jaraĝa)
en Valadolido
Lingvoj hispanagermana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esploristo • scienca esploristo • Sayayin
vdr

Nikolaus FEDERMANN (en hispana: Nicolás de Federmán) (ĉ. 1505, Ulm – Februaro 1542, Valladolid) estis germana aventurulo kaj konkistadoro en la kolonioj de Venezuelo kaj Kolombio. Li estis grava figuro en la historio de Klein-Venedig (Venecieto, 1528–1546), nome cedaĵo en la Venezuela Provinco al la banka familio Welser fare de Karlo la 1-a de Hispanio.

Eksplorita vojo de Federmann en Sudameriko indikita en rozkoloro.

Federmann entreprenis ekspedicion en Septembro 1530 en la nordo de la riverbaseno de Orinoko, serĉe de la "Suda Maro" nome Pacifiko), kun 110 soldatoj, 16 rajdantoj, kaj 100 Indianoj. Tamen, li ne atingis sian celon malfermi novan komercvojon al Azio.

In 1536 Federmann entreprenis duan ekspedicion serĉe de la legenda El Dorado. Dum tiu ekspedicio li fondis la urbon Riohacha.

Kun Sebastián de Belalcázar, Federmann re-fondis la urbon Bogoto la 27an de Aprilo 1539 post Gonzalo Jiménez de Quesada malsukcesis plenumi la oficialajn postulojn de la Hispana Krono por la fondo de setlejo kiam li klopodis establi unuafoje Bogoton la 6an de Aŭgusto 1538.