Nimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
En ikono de Simon Uŝakov pri la Lasta Vespermanĝo (1685) dekunu el dekdu apostoloj havas orkolorajn nimbojn: nur Judaso Iskarioto ne havas tion.

Nimbo, aŭ aŭreolo, estas krono de lumradioj, cirklo aŭ disko de lumo[1] kiu ĉirkaŭas personon en arto. Ili estas uzataj en la ikonografio de multaj religioj por indiki sanktecon de gravaj figuroj, kaj en diversaj periodoj estis uzitaj ankaŭ ĉe bildoj de regantoj aŭ herooj. En la religia arto de Antikva Grekio, Antikva Romo, Hinduismo, Budhismo, Islamo kaj Kristanismo, inter aliaj religioj, sanktaj personoj estis montritaj havantaj nimbojn kun la formo de cirkla brilo, aŭ flamoj ĉe la Azia arto, ĉirkaŭ la kapo aŭ ĉirkaŭ la tuta korpo — tio lasta estas ofte nomata mandorlo. Nomboj aperas en preskaŭ ajna koloro aŭ kombino de koloroj, sed plej ofte ili estas montritaj kiel orkoloraj, flavaj aŭ blankaj por reprezenti lumon aŭ ruĝaj por reprezenti flamojn.

Laŭ Francisko Azorín nimbo estas Rondaĵo servanta kiel hela fono de la kapo de iaj ikonoj. Cirklo havanta gravuritan gradaron, tre uzata de topografiaj instrumentoj.[2] Li indikas etimologion el la latina nimbus (nubo, aŭreolo).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "halo – art". britannica.com. [1] Alirita la 4an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 150.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]