Ninón Sevilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninón Sevilla
Persona informo
Naskonomo Emelia Pérez Castellanos
Naskiĝo 10-an de novembro 1929 (1929-11-10)
en Havano
Morto 1-an de januaro 2015 (2015-01-01) (85-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Panteón Jardín
Lingvoj Kuba hispana lingvo • meksika hispana lingvo
Ŝtataneco KuboMeksiko
Okupo
Okupo rumbera • aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Emelia Pérez Castellanos, konata kiel Ninón SEVILLA (Havano; 10-a de Novembro 1921 - Meksikurbo; 1-a de Januaro 2015),[1][2] estis kub-meksika aktorino de kino kaj televido, dancistino, vedette kaj rumbistino de la Orepoko de la meksika kino.

Ŝi ekkarieris en noktaj spektaklejoj de sia denaska Kubo. En 1946 ŝi alvenis al Meksiko kun la reĝisoro kaj produktoro Fernando Cortes. En 1946 ŝi faris sian unuan filmon en Meksiko, nome Carita de cielo. En 1948 ŝi stelulis por Revancha, de la reĝisoro Alberto Gout, kun kiu ŝi faris faman kinparon en serio de filmoj memorindaj de la nomita cine de rumberas (rumbokino) de la orepoko de la meksika kino, kiaj Sensualidad (1951), No niego mi pasado (1951), Aventura en Río (1952) kaj la memorinda Aventurera (1949), konsiderata de la kritikistaro kiel la majstroverko de la kino de rumbistinoj.[3]​ Krom Gout, kontribuis al la brilo de Sevilla kinistoj kiel Emilio Fernández en Víctimas del pecado (1950), Julio Bracho en Llévame en tus brazos kaj Gilberto Martínez Solares en Mulata (1954), inter aliaj. La sukceso de filmoj de Sevilla havigis al ŝi popularecon en foraj landoj kiel Francio kaj Brazilo. Post kelkaj jaroj de foresto, la aktorino reprenis sian artan karieron en la 1980-aj jaroj, kaj restis aktiva tra meksikaj televidserioj ĝis sia morto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ninón Sevilla: la rumbera inolvidable». El Universal (Meksikurbo: Compañía Periodística Nacional). 1-a de Januaro 2015. Konsultita en la 24-a de Aŭgusto 2021.
  2. informador.com.mx (eld.). «Fallece la actriz Ninón Sevilla». Konsultita en la 24-a de Aŭgusto 2021.
  3. Cine Club UV recuerda a Ninón Sevilla Konsultita en la 24-a de Aŭgusto 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ramón, David (1989). Sensualidad: Las películas de Ninón Sevilla. UNAM Colección Filmografía Nacional. ISBN 968-36-1011-0.
  • Muñoz Castillo., Fernando (1993). Las Reinas del Trópico: María Antonieta Pons, Meche Barba, Amalia Aguilar, Ninón Sevilla & Rosa Carmina. Grupo Azabache. ISBN 968-6084-85-1.
  • Las rumberas del Cine Mexicano (1999) En SOMOS. México: Editorial Televisa, S. A. de C.V.
  • Agrasánchez Jr., Rogelio (2001). Bellezas del cine mexicano/Beauties of Mexican Cinema. Archivo Fílmico Agrasánchez. ISBN 968-5077-11-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]