Nomoj de Amerikaj landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toponimio > Landnomoj > Nomoj de Amerikaj Landoj


Argentino[redakti | redakti fonton]

En 1526 la itala esploristo Giovanni Caboto esploris la elfluejon de la rivero Paranao. Laŭ la opinio de tiu vojaĝanto ĉi tiu rivero fluis sur teritorio riĉa je arĝento. Pro tio ĝi estis nomita Río de la Plata (hispane río - rivero; plata - arĝento). Pli poste la nomo estis disvastigita sur la tuta lando, tamen laŭ la latina formo - argentum.

Bolivio[redakti | redakti fonton]

Estis nomita laŭ la nomo de Sudamerika batalanto por sendependeco, Simón Bolívar.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

La nomo estas donita pro la abundo de la multekostaj specoj de arboj kiu havas ruĝan lignon, kio en la lingvo de aborigenaj indianoj nomas Ibirapitanga kaj porgalanoj nomis Pau-Brasil, tiu estas, "Ligno Ruĝa kiel Fajro".

Ekvadoro[redakti | redakti fonton]

Landan teritorion trapasas la ekvatoro, de kie devenas la landnomo.

Haitio[redakti | redakti fonton]

En la lingvo de la karibaj indianoj haiti signifas "montara".

Honduro[redakti | redakti fonton]

Estis malkovrita de Kolumbo en 1502. Hispane Hondura signifas 'profundeco', ĉar ĉe la bordoj de la lando, la akvo estas tre profunda.

Kanado[redakti | redakti fonton]

La nomo verŝajne devenas el kanata, kiu en la lingvo de la hurona tribo de indianoj signifas "vilaĝo".

Kolombio[redakti | redakti fonton]

La lando estis nomita pro Kolumbo.

Kostariko[redakti | redakti fonton]

Hispane Costa Rica signifas "riĉa bordo".

Panamo[redakti | redakti fonton]

Origine ĉi tie estis indiana fiŝista vilaĝo, Panama, kies nomo signifas "multe da fiŝoj". Moderna Panamo estis fondita en 1519 de la hispana soldato Pedro Arias Dávila.

Peruo[redakti | redakti fonton]

La haipanaj soldatoj antikve nominejis Birú [biru] aŭ Berú [beru] al lando el sudo la Panamo.

Puerto-Riko[redakti | redakti fonton]

La origina setlejo de San-Juan estis fondita en 1508 sur la ĉefinsulo, sed en 1521 la nomo estis movita al la du najbaraj rokaj insuletoj. La setlejo unue nomiĝis Puerto Rico, t.e. "Riĉa Haveno", kaj la ĉeflando - Juan Bautista (aŭ Johano la Baptisto). Post jarcentoj la du lokoj interŝanĝis siajn nomojn.

Usono[redakti | redakti fonton]

La angla mallongigo USA devenas de la nuna ŝtatnomo United States of America ("Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko"), dum la Esperanta nomo devenas de antaŭe iafoje uzata varianto de tiu nomo United States of North America ("Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko"). Efektive la Esperantan nomon inspiris provoj enuzigi la vorton Usonian anstataŭ American (= "Usonano") en la anglan lingvon komence de la 19a jc.

Venezuelo[redakti | redakti fonton]

La nomo estis donita de la hispana ekspedicio de Alonso de Ojeda en la 15-a jarcento. Ekvidante pitoreskan vilaĝon ĉe la golfo Maracaibo, la alvenintoj nomis ĝin Venezuela, t.e. malgranda Venecio (i.a la ekspedicion partoprenis ankaŭ Amerigo Vespucci).