Nord-Osetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Nord-Osetio
Dosiero:RussiaNorthOssetia.png
Nord-Osetio sur la mapo de Rusio

Nord-OsetioNord-Osetujo estas respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio, parto de la Nord-Kaŭkazia federacia distrikto. En 1774 ĝi propravole aliĝis al Rusio. En 1921 formiĝis Vladikavkaza (Oseta) distrikto en konsisto de Montara ASSR. De 1924 la teritorio estis aŭtonoma provinco, kaj de 1936 nomiĝis Nord-Oseta ASSR.

  • Plena oficiala nomo: Respubliko Norda Osetio-Alanio (ruse Республика Северная Осетия-Алания). La plena nomo rememorigas la mezepokan feŭdan ŝtaton Alanio, el kiu fontis la nuna Nord-Osetio.
  • Areo: 8,0 mil kvadrataj kilometroj (4 mil kvadrataj kilometroj montare);
  • Loĝantaro: 704,4 mil (2005); inter ili urbanoj — 65,4 % (2005). Osetoj — ĉ. 63 % de la loĝantaro, rusoj — 23 %.
  • Ĉefurbo: Vladikavkaz (pli ol 310 mil loĝantoj).
  • Kodoj de aŭtomobiloj: 15 rus
  • Urboj: Vladikavkaz (ĉefurbo, 310 mil loĝantoj), Mozdok (39 mil), Beslan (34 mil), Alagir (23 mil), Ardon (16 mil), Digora (12 mil).
  • Hidrografio: la ĉefa rivero — Terek (baseno de la Kaspia maro), al kiu enfluas ĉiuj aliaj montaraj riveretoj.
  • Ĉefo: la ĉefo de la respubliko ekde la 7-a de junio 2005 estas Tajmuraz Mamsurov, 54-jara beslanano.

Estas du gravaj vojoj el Rusio al Trans-Kaŭkazio: Transkam kaj t.n. Kartvelia milita vojo.

Laŭ la Konstitucio de Respubliko Norda Osetio-Alanio la du ŝtataj lingvoj en la regiono estas la rusa kaj la oseta (en la formo de ambaŭ dialektoj: la irona kaj la digora).

Turismo

Montara vilaĝo Cimiti en Nord-Osetio kun vido al urbeto Supera Fiagdono en la valo.

Norda Osetio dum longa tempo estis tre alloga turisma loko, speciale por ŝatantoj de montara skiado. En sovetiaj tempoj ankaŭ eksterlandanoj (speciale el Orienta Germanio) ŝatis ripozi tie ĉi. Nun la famaj ripozejoj Cej kaj Dzinaga uzas nur parton de siaj eblecoj por loĝigi turistojn — la militaj konfliktoj en la najbaraj regionoj forpuŝas eventualajn turistojn. Tamen dum la jaroj 2003-2005 okazis ioma kresko de ripozantoj en Cej kaj Dzinaga.

Konflikto kun Inguŝio

En la jaro 1992 en orienta parto de la respubliko okazis interetna konflikto, kies kaŭzo estis Apudurba distrikto, kies grandan parton oni volis aligi al la najbara rusia regiono — Inguŝio. Rezulte de la konflikto kelkmil inguŝoj devis forlasi Osetion kaj loĝas nun en Inguŝio kiel rifuĝintoj. Pli ol duono el ili jam revenis al Norda Osetio, sed ne ĉiuj povis ekloĝi en siaj hejmoj, ĉar en pluraj forlasitaj domoj nun loĝas migrintoj el alia problema regiono — Sud-Osetio.

Beslana Tragedio

Septembre de la jaro 2004 Nord-Osetio subite iĝis tutmonde fama pro la terorista atako al mezlernejo numero 1 en urbeto Beslan (329 mortintoj, inter kiuj 159 infanoj). La okazintaĵo serioze influis la ĉiutagan vivon en Nord-Osetio: interalie la loĝantaro iĝis pli politike aktiva, akriĝis la konservita konflikto kun la najbara Inguŝio.

Eksteraj ligiloj

greke Fotoj el Osetio kun subskriboj (eo) greke Granda ilustrita artikolo pri Nord-Osetio en "La Ondo de Esperanto" (eo) greke Ossetia.ru — novaĵservilo pri eventoj en Osetio (ru)

Vidu ankaŭ