Norda Pacifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norda Pacifika Oceano)
Norda Pacifiko
regionooceanomaro [+]
Koordinatoj6° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)6-160Koordinatoj: 6° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)

Norda Pacifiko (Pacifika oceano)
Norda Pacifiko (Pacifika oceano)
DEC
Norda Pacifiko
Norda Pacifiko
Map
Norda Pacifiko
Vikimedia Komunejo:  North Pacific [+]
vdr

La Norda Pacifiko estas la norda duono de la Oceano Pacifiko, se konsideri la duonon la supozata linio de Ekvatoro. Ĉar ambaŭ kontinentoj flanke de la Pacifiko, nome Azio okcidente kaj Ameriko oriente kuniĝas norde ĉe la Beringa Maro kaj disiĝas sude, evidentas ke Norda Pacifiko estas malpli ampleksa kaj pli facile pristudebla ol la Suda Pacifiko.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar Ekvatoro iras el plej norda pinto de Novgvineo ĝis Ekvadoro en Ameriko, oni povas diri, ke la plej konataj landoj kaj mondoregionoj kiuj ĉirkaŭas la duonon, nome Norda Pacifiko estas laŭ la horloĝa direkto Filipinoj, Ĉinio, Japanio, plej orienta Siberio, Alasko, Kanado, Usono, Meksiko, Centra Ameriko kaj Kolombio.

Tamen por pri detala studado oni povas konsideri kiel Norda Pacifiko nur la norda duono de la menciita limigo, tio estas la trianglo formita inter Japanio, Usono kaj la Beringa Maro norde. Tiu mondoregiono ekzemple estas loko kie kunfluas marfluoj kaj kie loĝas specifaj familio de marbirdoj.

Insuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj insularoj estas Aleŭtoj kiuj iras el sudokcidenta Alasko al duoninsulo Kamĉatko en Siberio, Kuriloj norde de Japanio, Havajo en la centro inter Usono kaj Japanio kaj Mikronezio, mondoregiono formita de multaj disigaj insularoj sub regado de Usono kvankam en Oceanio. Aleutoj kaj Havajo estas konsiderataj insularoj de Ameriko dum la resto estas konsiderataj ĉu de Azio ĉu de Oceanio. Inter ambaŭ grupoj estas supozata vertikala linio kiu disigas ne nur horan diferencon sed ankaŭ tagan laŭ la paralelo 180º. Pro tio en tiu linio komencas jaroj, jarmiloj, ktp.