Notorious

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notorious
filmo
Originala titolo Notorious
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo • portugala lingvo
Kina aperdato 1946, 15 aŭg. 1946, 6 sep. 1946
Ĝenro spionada filmo, nigra filmo, filma dramo, politika suspensa filmo
Kameraado Ted Tetzlaff, Robert Capa
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Alfred Hitchcock
Scenaro Ben Hecht • Alfred Hitchcock • Clifford Odets • John Taintor Foote
Loko de rakonto Rio-de-Ĵanejro
Muziko de Roy Webb
Rolantoj Cary Grant • Ingrid Bergman • Claude Rains • Louis Calhern • Reinhold Schünzel • Moroni Olsen • Lenore Ulric • Leopoldine Konstantin • Ivan Triesault • Ricardo Costa • Antonio Moreno • Friedrich von Ledebur • Gavin Gordon • Virginia Gregg • Alexis Minotis • Charles D. Brown • Bess Flowers • Harry Hayden • Alfred Hitchcock • George Lynn • Frank Marlowe • Francis McDonald • Bert Moorhouse • Emmett Vogan • Frank Wilcox • Fay Baker
Produktinta firmao RKO Pictures
IMDb
vdr

Notorious estas usona prispiona nigra filmo de 1946 reĝisorita kaj produktorita de Alfred Hitchcock, en kiu stelulas Cary Grant, Ingrid Bergman, kaj Claude Rains kiel tri personoj kies vivoj estas intime interplektitaj dum spiona operaco. Ĝi estis filmita fine de 1945 kaj komence de 1946, kaj estis elsendita de RKO Radio Pictures en aŭgusto 1946.

Notorious estis konsiderata de kritikistoj kaj fakuloj kiel arta markilo de Hitchcock, kiu reprezentas tre altan teman maturecon. Lia biografiisto, Donald Spoto, skribis, ke "Notorious estas fakte la unua klopodo de Alfred Hitchcock — estante 46-jaraĝa - alporti siajn talentojn al la kreado de serioza amhistorio, kaj tiu historio de du viroj enamiĝintaj de Ingrid Bergman povis esti farita nur je tiu momento de lia vivo."[1]

En 2006, Notorious estis elektita por konservado en la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".

Notorious (1946) sekvis Spellbound (1945). Hitchcock diris al François Truffaut, ke Selznick estis vendinta lin, Ingrid Bergman, Cary Grant, kaj la scenaron de Ben Hecht, al RKO Radio Pictures kiel tuto por 500,000 dolaroj (ekvivalento al $6,555,461 en 2019) pro la trokosto de la filmo de Selznick nome Duel in the Sun (1946). En Notorious stelulas Bergman kaj Grant, ambaŭ oftuloj de Hitchcock, kaj prezentas intrigon pri Naziistoj, uranio kaj Sudameriko. Lia antaŭscia uzado de uranio kiel intrigero kondukis al la fakto ke li estis por mallonge metita sub kontrolo de la FBI. Laŭ McGilligan, en aŭ ĉirkaŭ marto 1945 Hitchcock kaj Ben Hecht konsultis kun Robert Millikan de la California Institute of Technology pri la disvolvigo de la uranibombo. Selznick plendis, ke la afero estis "sciencfikcio", nur por eviti la rilaton kun la novaĵoj pri la du atombomboj de Hiroŝima kaj Nagasaki en Japanio en aŭgusto 1945.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spoto, Donald (1983). The Dark Side of Genius: The Life of Alfred Hitchcock. New York: Little, Brown and Company. (ISBN 0-345-31462-X). p. 304. Ballantine Books, first paperback edition, 1984
  2. McGilligan 2003, pp. 370–371.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]