Obrechies
| Obrechies | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Maubeuge-Sud |
| INSEE kodo | 59442 [+] |
| Poŝtkodo | 59680 |
| Kodo laŭ INSEE | 59442 |
| En TTT | Oficiala retejo [+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Michel Duveaux 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 255 (1 999) |
| Loĝdenso | 46 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°13′14″N 4°01′36″O / 50.22056°N, 4.02667°O (mapo) Koordinatoj: 50°13′14″N 4°01′36″O / 50.22056°N, 4.02667°O (mapo) |
| Alto | 138 m - 207 m |
| Areo | 5,45 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 13′ 14″ Nordo 4° 01′ 36″ Oriento / 50.2205555556 °N, 4.02666666667 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |

Obrechies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 255 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Obrechies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 5,45 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La loka preĝejo estis dediĉita al Sankta Marteno kaj konstruita en 1559. La sonorilturo, kiu konsistas el brikoj kaj ŝtonoj, datiĝas de 1737. Interne videblas bela ligna volbo kaj 18-a jarcenta konfesejo de la renesanca stilo, ambaŭ klasifikitaj kiel Monumentoj historiaj.
Sur la placo de la vilaĝo staras tilio, kiu estis plantita dum la franca revolucio de 1789.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Obrechies apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


