Observatorio de Østervold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Østervold

Plano de la konstruaĵo

Plano de la konstruaĵo
Organizaĵo Universitato de Kopenhago
Kodo IAU-035
Loko Flago-de-Danio.svg Danio
Greater coat of arms of Copenhagen.svg u. Kopenhago
Koordinatoj 55°41′12.71″N 12°34′33.34″E  /  55.6868639°N, 12.5759278°O / 55.6868639; 12.5759278 (Observatorio de Østervold)
Alto -?- m
Fondita 1861
Retejo dane: >>>
Teleskopo
300 mm Optika teleskopo    
v  d  r
Information icon.svg


La Observatorio de Østervold estas eksa astronomia observatorio (IAU kodo 035) en Kopenhago , Danio, apartenanta kaj operaciita de la Universitato de Kopenhago (Københavns Universitet). Ĝi malfermiĝis en 1861 kaj anstataŭigis la malnovan universitatan observatorion de Rundetårn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua observatorio de la Universitato de Kopenhago estis sur Rundetårn. Inaŭgurita en 1642, ĝi anstataŭigis la observatorion Stjerneborg de Tycho Brahe. Sed dum la frua 19a jarcento la astronomiaj instrumentoj fariĝis pli kaj pli grandaj, kaj la turo ne povis esti pligrandigita. En la sama tempo, la urba luma poluo, tiel kiel la vibradoj pro la kreskanta strata trafiko faris, ke la observoj iĝis malprecizaj.

En 1861 la observatorio estis movita al Østervold, kie nova observatorio estis konstruita sur la malnovaj fortikaĵoj de Kopenhago. La fama prusa astronomo Heinrich Louis d'Arrest, kiu estis enoficigita profesoro de astronomio en la universitato en 1857, estis elektita por plani la novan observatorion. Li uzis ĉi-tiun por lia studo de nebulozoj , en 1867 li eldonis astronomian katalogon de 1942 nebulozoj kun 4900 pozicioj. Li ankaŭ faris gravajn laborojn en spektroskopio , kaj malkovris, por la unua fojo, la diferencojn en la evoluaj statoj kaj spaca disdono de la steloj. Dum d'Arrest uzis la ĉefan teleskopon, la observanto Hans Schjellerup uzis la meridianan cirklon por verki unu el la plej kompleta astronomiaj katalogoj de la epoko, listante stelojn de la 8a kaj 9a magnitudo : 10 000 pozicioj en 259 noktoj de observo.

La sekva direktoro de la observatorio de Østervold estis Thorvald N. Thiele, talena matematikisto kiu malvolvis novan metodon por determini la orbitojn de duopaj steloj. Li fondis la tradicion de la numera kalkula matematiko, kiu daŭris ĝis la moderna epoko.

En 1907, Elis Strömgren estis nomata profesoro kaj direktoro de la observatorio, kaj sub lia direktado la laboro de komputado daŭriĝis.

Dum la unua mondmilito , la Centra Oficejo por Astronomiaj Telegramoj , fondita de la Astronomische Gesellschaft en 1882, estis movita de Kilo, (Germanio) , al la Observatorio de Østervold[1]. Ĝi restis en Kopenhago ĝis 1965, kiam ĝi estis movita al la Smithsonian Astrophysical Observatory en Kembriĝo, Usono.

En 1940 Bengt Strömgren, filo de Ellis Strömgren, sukcedis sian patron. Li malkovris ke hidrogeno estas la plej abunda kemia elemento ene de la steloj, kaj li estis la unua, kiu fari ĝustan interpreton de la Diagramo de Hertzsprung-Russell (la rilato inter la tuta energia eligo de stelo kaj ties surfaco temperaturo estis sendepende trovita de la dana kemiisto kaj astronomo Ejnar Hertzsprung kaj la usona astronomo Henry Norris Russell). Ĉirkaŭ 1950, li malvolvis la fotoelektran sistemon " UVBYß ", kiu estas ankoraŭ uzata hodiaŭ.

En la 1950-aj jaroj, la Observatorio de Østervold estis anstataŭita de la Observatorio Brorfelde lokita proksime de la urbeto Holbæk, tiu-ĉi estis provizita per tre preciza meridia cirklo kaj Schmidt-teleskopo. Ĝi gastigas la duoblan refraktoro de 30 cm de diametro kun ĉefa fokusa distanco de 4,9 m.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kupolo de la observatorio

La observatoria konstruaĵo havas tri alojn kaj frontas al sudo, ĝi estis planita de la arĥitekturisto Christian Hansen (18031883). La centra alo estas kovrita de kupolo ŝirmanta la ĉefan instrumenton. La flankaj aloj estas la loĝejo por la direktoro, la observantoj kaj la helpantoj. Por certigi la plej eblan kiel bonan fundamenton por la instrumentoj, la subkonstruaĵo kuŝas sur la originala, vera tersurfaco, penetrante tra la tuta profundo de la remparoj sur kiu la konstruaĵo staras. Tiu-ĉi necesis 1/3 el la brikoj uzata por la tuta konstruo.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La refraktoro de 280 mm

La origina ĉefa instrumento de la observatorio, loĝigita en la kupolo, estis la refraktoro de 280 mm kun fokusa distanco de 4,9 m. En 1895, tiu-ĉi lorno estis anstataŭita de duobla lorno de 300 mm kun fokusa distanco de 4,9 m kaj fotografia lorno de 200 mm kun fokusa distanco de 4,8 m. La celo de la duobla teleskopo estas ebligi la observatorio partopreni al fotografiaj observoj sen devi rezigni vidajn observojn. Tiu duobla lorno ankoraŭ troviĝas en la kupolo de la Østervold Observatorio, dum la lorno de 1861 estas ekspozicia en la Muzeo Steno en Arhuzo.

Direktoroj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Scienco ne estas nacia, sed sciencisto tia estas" : Internacia 20-a jarcento kaj la danaj astronomoj (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]