Odón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Odón (Teruel))
Odón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44233
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 207  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 1° 34′ U (mapo)40.8843906-1.5681704Koordinatoj: 40° 53′ N, 1° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Areo 74,244255 km² ( 742 4.4 255 ha) [+]
Odón (Provinco Teruelo)
Odón (Provinco Teruelo)
DEC
Odón
Odón
Situo de Odón
Odón (Hispanio)
Odón (Hispanio)
DEC
Odón
Odón
Situo de Odón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Odón [+]
vdr

Odón [oDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Gvadalaĥaro, sed sen rekta konekto tien.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nordokcidente de Monreal del Campo kaj la akso de Calamocha al Teruelo. La urba kerno estas sur 1090 msm, pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Blancas, Bello, Campillo de Dueñas kaj El Pobo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj rilataj al minerala riĉeco de la areo. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Odón kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 218.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, blazondomo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj minarkeologio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]