Bello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bello (Kolombio) kaj Bello (Metroo de Medellín).
Bello
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44232
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 217  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 30′ U (mapo)40.916666666667-1.5Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 52,486942 km² ( 524 8.6 942 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bello (Provinco Teruelo)
Bello (Provinco Teruelo)
DEC
Bello
Bello
Situo de Bello
Bello (Hispanio)
Bello (Hispanio)
DEC
Bello
Bello
Situo de Bello

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bello (Teruel) [+]
vdr

Bello [BEljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Gvadalaĥaro kaj kun la provinco Zaragozo. En la municipa teritorio de tiu municipo estas interpretejo de la Lageto Gallocanta. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Rezervejo Lageto Gallocanta, je kies sudo estas la urba kerno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 93 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj nordokcidente de Caminreal kaj la akso de Calamocha al Teruelo. La urba kerno estas sur 1005 msm, pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Torralba de los Sisones kaj Las Cuerlas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kamparkruco (peirón).

Estas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj kaj poste de romianoj. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bello kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 224.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejo, restaĵoj de kastelo, blazondomoj, kamparkrucoj (peirones), piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ĉefe al la Lageto Gallocanta ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]