Odivelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odivelas
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2675
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 144 549  (2011) [+]
Loĝdenso 5 446 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 48′ N, 9° 11′ U (mapo)38.8-9.1833333333333Koordinatoj: 38° 48′ N, 9° 11′ U (mapo) [+]
Areo 26,54 km² (2 654 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Odivelas (Portugalio)
Odivelas (Portugalio)
DEC
Odivelas
Odivelas
Situo de Odivelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Odivelas [+]
vdr

Odivelas (portugallingva prononco: [oðiˈvɛlɐʃ] aŭ [ɔðiˈvɛlɐʃ]) estas urbo kaj municipo de la Distrikto Lisbono, regiono Lisbono kaj subregiono Granda Lisbono, Portugalio, kun ĉirkaŭ 144 500 loĝantoj. Ĝi estas 10 km nordokcidente de Lisbono kaj atingebla per la reto de metroo.

La areo estas monteta kun iom da agrikulturo (forcejoj kaj pinarbaroj) kaj iomete da brutobredado (ŝafoj). La proksimeco al la ĉefurbo ebligas funkciadon de dormurbo.

Fregesioj[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

La freguesias kiujn enhavas la municipo estas jenaj:

  • Odivelas
  • Pontinha e Famões
  • Póvoa de Santo Adrião e Olival de Basto
  • Ramada e Caneças

Historio[redakti | redakti fonton]

Dolmeno de Pedras Grandes kaj Batalhas (en la fregesio Caneças), kastrumo de Amoreira (en la fregesio Ramada), restaĵoj de romiaj setlejoj en Póvoa de Santo Adrião, arabaj restaĵoj en subgrundo de Paiã (en la fregesio Pontinha), indikas, ke la teritorio de Odivelas estis okupita kontinue laŭlonge de jarcentoj, pro sia fekunda tero kaj modera klimato.[1]

Monaĥejo.

Estas du teorioj pri la etimologio de la loknomo. Laŭ unu, pli legenda kaj amuza, la reĝo Denizo havis kutimon eliri nokte viziti virinojn, kaj tiukadre unu nokton la reĝino Izabela surprizis lin kaj diris al li: "Ides vê-las senhor...?" (Cu vi iras vidi iŝin, sinjoro?). La alia teorio, pli serioza kaj verŝajna, kombinas araban radikon ŭadi (rivero) kun latinida "velas" (veloj), alude al iamaj rivero kaj muelejoj, kies veloj ankoraŭ videblas en la areo.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas inter la Flughaveno de Lisbono, la ponto Vasco da Gama kaj Sacavém oriente, Loures norde, Lisbono sude kaj Amadora kaj Sintra okcidente.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Breve História do Concelho". Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Odivelas, Portugal: Câmara Municipal de Odivelas. 2011. Alirita la 28an de Aprilo 2011.