Oksamido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksalamido
Kemia formulo
C2H4N2O2
Oksamido
Plata kemia strukturo de la
Oksamido
Oksamido
Tridimensia kemia strukturo de la Oksamido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Etanoduamido
  • Duamido de la oksalata acido
CAS-numero-kodo 471-46-5
ChemSpider kodo 9709
PubChem-kodo 10113
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalblanka solidaĵo[1]
Molmaso 88,066g mol−1
Denseco 1667 g/cm−3[2]
Fandpunkto 262,7°C [3]
Bolpunkto 491°C [4]
Refrakta indico  1,4264
Ekflama temperaturo 112,7°C [5]
Solvebleco Akvo:0,37 g/L[6]
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P270, P280, P301+317, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Oksamidooksalamido estas organika kombinaĵo rezultanta el interagado de la oksalata acido kaj amoniako. Ĝi estas kristalblanka solidaĵo, solvebla en akvo, sed solvebla en etanolo, kloroformo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Oksamido posedas 2 karbonatomojn, 4 hidrogenatomojn kaj 2 nitrogenatomojnoksigenatomojn. Oksamido uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de cianidaj derivaĵoj. Oksamido estis unue sintezita en 1830 fare de Jean Baptiste Dumas. En 1859 Justus von Liebig preparis ĝin elde cianogeno kaj akvo, uzante acetaldehidon kiel katalizilon. En 1913 la germana biokemiisto Walter Löb akiris ĝin traktante formamidajn vaporojn per elektra malŝarĝo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Supre de 350°C oksamido senhidratiĝas kun formado de cianogeno.

oksamido cianogeno +2akvo

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la dutioksamido per traktado de cianogeno kaj hidrogena sulfido:

cianogeno +2hidrogena sulfido dutiooksamido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la oksamido per traktado de cianida acido kaj hidrogena peroksido:[7]

2cianida acido +hidrogena peroksidooksamido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la oksamido per traktado de oksalata acido kaj amoniako:

oksalata acido +2amoniako oksamido +2akvo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]