Olimpio (filmo 1938)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpio
filmo
Originala titolo Olympia
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1938
Ĝenro dokumenta filmo, propaganda filmo
Kameraado Paul Holzki, Wilfried Basse, Hans Ertl, Walter Frentz, Hans Karl Gottschalk, Richard Groschopp, Willy Hameister, Walter Hege, Albert Höcht, Carl Junghans, Sepp Ketterer, Gustav Lantschner, Otto Lantschner, Kurt Neubert, Erich Nitzschmann, Albert Oskar Schattmann, Ernst Sorge, Károly Vass, Willy Zielke, Andor von Barsy, Heinz von Jaworsky, Hugo von Kaweczynski, Alexander von Lagorio
Reĝisoro(j) Leni Riefenstahl
Produktisto(j) Leni Riefenstahl
Scenaro Leni Riefenstahl
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Herbert Windt
Rolantoj Adolf Hitler • Jesse Owens • Luz Long • Spiridon Louis • Rie Mastenbroek • Leni Riefenstahl • Hermann Göring • Rudolf Hess • Wilhelm Frick • Josef Klein
valoro, tt0030522/ IMDb
vdr

Olympio (germane : Olympia) estas germana dokumenta filmo el 1938, reĝisorita kaj produktita de Lenny Riefenstahl, dokumentanta la Berlinajn Olimpikojn okazigitajn en 1936.

"Olympia", kiu estis publikigita en du partoj, estas la unua oficiala filmo iam ajn dokumenti la Olimpikojn kaj estas konsiderita pionira en sia kampo, laŭ fotilaj anguloj, la uzo de deproksimaj fotoj, malrapida moviĝo kaj aliaj progresaj teknikoj de kina filmado. Multaj el la filmaj teknikoj kiuj poste iĝis normaj en filmaj sportoj estis evoluigitaj fare de Riefenstahl en tiu filmo. La filmo estas konsiderata kiel estetika ĉefverko, kaj ankaŭ fariĝis modelo por posta filmado de Olimpikoj.

La filmo estis laŭdita kaj estis elektita kiel unu el la 100 plej bonaj filmoj laŭ enketo de revuo Time, sed estis konsiderita kontestata pro siaj politikaj aspektoj [1].

Fotado[redakti | redakti fonton]

La filmado de la filmo daŭris plurajn semajnojn, en kiuj 80 fotistoj kaj asistantoj partoprenis en diversaj filmejoj ĉirkaŭ Berlino. Kiel parto de la laboro en la filmo, zepelinoj kaj turoj estis uzitaj por foti de malsamaj anguloj [2]. La enormaj fotografiaj materialoj estis transdonitaj al 18 redaktejoj por ĝia redaktado.

Dum la produktado, Riefenstahl kaj Goebbels, la nazia Ministro de Propagando, malkonsentis pri la naturo de la filmo. Riefenstahl insistis ke la filmo traktu artan interpreton de la ludoj kaj ne estu filmita kiel normala novaĵĵurnalo. Malgraŭ tiu postulo, la implikiĝo de Goebbels kaj la Ministerio de Propagando sub lia gvidado en la produktadprocezo estis grandega konsiderante la fakton ke la filmo estis plene financita fare de la germana registaro.

Publikigo kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

La filmo estis produktita por la Ministerio pri publika informado kaj propagando de la Regno kaj la Internacia Olimpika Komitato. Post la premiero en aprilo 1938, la filmo estis distribuita en pluraj rakontlingvoj: la germana, la franca kaj la angla, kaj en du partoj, kie la versioj devias iomete de lingvo al lingvo. La unua parto, kiu longas 126 minutojn, nomiĝas "La Festo de Nacioj" kaj la dua parto, kiu estas 100 minutojn, nomiĝas "La Festo de Beleco".

Post la Dua Mondmilito kaj por la celo de aprobo de la montrado de la filmo denove en 1958, Riefenstahl estis postulata por tranĉi sekciojn de la filmo. La cenzuritaj partoj prezentis la germanajn venkintojn, Adolf Hitler kaj aliajn naziojn, kiuj estis parto de la germana registaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. All-Time 100 Movies Arkivigite je 2007-03-14 per la retarkivo Wayback Machine, Time, la 12an de februaro 2005
  2. Taylor Downing, Olympia (London: B.F.I., 1992), p. 138

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]