Uloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olot)
Uloto
hispane: Olot, katalune: Olot
urbo
Kvadrata Uloto.
Oficiala nomo: Olot
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Katalunio
Provinco Provinco de Ğirono
Komarko Garrotxa
Ŝoseo -
Najbaras kun Mediteraneo
Rivero Fluvià
Situo Uloto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 42° 11′ 2″ N 02° 29′ 21″ O / 42.18389 °N, 2.48917 °O / 42.18389; 2.48917 (mapo)
Areo 29,12 km² (2 912 ha)
Loĝantaro 33,813 (2012)
Denseco 1,16 loĝ./km²
Urbestro Josep Maria Corominas
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 17800
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Situo enkadre de Katalunio
Vikimedia Komunejo: Olot
Retpaĝo: www.olot.cat

Uloto (oficiale, en kataluna, Olot; prononco: [uɫɔt]) estas la ĉefurbo de la komarko de la Garrotxa, en la provinco Ĝirono, Katalunio, Hispanio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de Olot ne estas klara kaj ekzistas pluraj hipotezoj. Laŭ la Cronica Universala de Katalunio, Olot estis fondita de Ulo, iama reĝo de la dinastio de atlantes, (tiam nomata Sículo), kun la nomo de Ulot. [1] Alia teorio, pli disvastigita, estas ke la nomo venas de ala (ala en kataluna), ĉar la urbo estis dokumentita per la nomoj Aulot kaj Alot. Pro tio, la blazono de Olot havas flugilon kun referenco al la nomo de la urbo. [1]

Situacio[redakti | redakti fonton]

La komunumo etendas 29,12 km2 kaj inkluzivas la urbon Olot kaj la urbon Batet de la Serra (aneksita en 1971). La teritorio estas lokita ĉe 443,4 metroj super marnivelo kaj estas proksimume je 50 km el Ĝirono, la ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas limigita de Sant Joan les Fonts (nordoriente), Santa Pau (sudoriente), Les Preses (sudokcidente), Riudaura (okcidente) kaj La Vall de Bianya (nordokcidente).

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Olot situas sur ebenaĵo ĉirkaŭata de la montoĉenoj de Valentí, Aiguanegra, la altebenaĵo Batet, Marboleny kaj Sant Valentí de la Pinya. La ebenaĵo estas trairita de la Fluvià rivero kaj la Riudaura rivereto. Estas kvar vulkanoj en la urbo de Olot: la Montolivet, la Montsacopa, la Garrinada kaj la Bisaroques.

La areo de Garrotxa estas ĝenerale pli humida ol apudaj regionoj. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 1000 mm. Laŭ kataluna popoldiro, se ne pluvas en Uloto, ne pluvas ie ajn (Si no plou a Olot, no plou enlloc en la kataluna). La minimuma temperaturo en Olot en Januaro estas ĉirkaŭ 0 °C, kaj la maksimuma en Aŭgusto estas ĉirkaŭ 28 °C.

Artoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Olota artlerneja konstruaĵo, ĉe la Carme Monaĥejo

La urbo Olot havas riĉan kulturan heredaĵon. Estas pluraj bonaj ekzemploj de arkitekturo de la Modernismo kaj la "Claustre del Carme", la Karmelanina Klostro, kiu datiĝas de la Renesanco.

Koncerne al pentrarto kaj skulptarto, la graveco de la "Olot Lernejo" ne devus esti lasita ekstere. Tiu arta movado estas bone reprezentita en la Museu Regiona de la Garrotxa (la regiona muzeo). Pentrarto, skulptarto kaj ceramiko estas ŝlosilaj elementoj en la arto de Olot, por ne mencii la tradicio de la Kristnaskaj Scenoj aŭ "pessebres" kaj la mondfamaj skulptaĵoj de sanktuloj.

Nuntempe la Olot Arto Lernejo ekzistas kiel dezajn- kaj art-lernejo laŭ la nomo de Escola d'Art Superior de Disseny d'Olot kaj okupas la "Claustre del Carme" menciita supre.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]