Onoermis Acuña Velázquez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Onoermis Acuña Velázquez
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1971 (1971-09-17)
Morto 11-an de septembro 2016 (2016-09-11) (44-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo bibliotekistoesperantisto
vdr

Onoermis ACUÑA VELÁZQUEZ (naskiĝis la  17-an de septembro 1971(nun 1971-09-17) en Contramaestre, Santiago de Cuba - mortis la 11-an de septembro 2016 en Havano) estis kuba esperantisto kaj bibliotikistino. Ŝi eklernis Esperanton en 1995 per koresponda kurso. Dum 15 jaroj ŝi estis sekretariino de la eo-grupo Contramaestre. En 2012 ŝi elektiĝis estrarano pri Kulturo de la Provinca Filio de Kuba Esperanto-Asocio en Santiago de Cuba. Ŝi ankaŭ instruis Esperanton.

Dum 18 jaroj en la movado ŝi laboris por kelkaj aranĝoj kaj ankaŭ prezentis kontribuaĵon dum la Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (SAEST) en 1997; laboris en la Internacia Librofoiro en februaro de la jaro 1998; helpis en la 1-a Infanfestivalo okazinta en Guantánamo; helpis organizi la 2-an Kulturan Festivalon dum novembro (1998, Santiago de Cuba); partoprenis en la 2-a Nacia Instruista Seminario (2004, Santiago de Cuba); kunorganizis Nacian Renkontiĝon en la kampadejo Las Golondrinas (Contramaestre, 2005). En 2013 ŝi translokiĝis al Havano, kie multe laboris por reorganizi la agadon kaj estis elektita prezidanto de la Provinca Filio de KEA.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2016) “Mia kontribuo al Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo) (4), p. 13.