Oraj fazanoj
Oraj fazanoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo de Ora fazano masklo de Ora fazano
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Oraj fazanoj aŭ Chrysolophus estas genro de birdoj de la la familio de Fazanedoj.
Disvastiĝo
Tiuj estas specioj kiuj havas ege spektaklajn mirindajn plumarojn de maskloj. La Ora fazano estas indiĝena de okcidenta Ĉinio, kaj la Fazano de Lady Amherst de Tibeto kaj plej okcidenta Ĉinio, sed ambaŭ estis amplekse enmetitaj aliloke. En lokoj kie setlis aŭtonomaj sovaĝiĝintaj populacioj, kiaj Anglio, ambaŭ specioj interreproduktiĝis por produkti hibridojn.
Kutimaro
Spite la mirindan aspekton de la maskloj, tiuj birdoj estas tre malfacile videblaj en sia natura habitato, kiu estas densaj, malhelaj, junaj arbaroj de koniferoj kun disa subkreskaĵaro. Sekve oni scias malmulte pri ties kutimaro en naturo.
Ili manĝas surgrunde grenon, foliojn kaj senvertebrulojn, sed ripozas en arboj nokte. Kvankam ili povas flugi, ili preferas kuri: sed se ili ekflugas ili povas rapidiri per distinga flugilfrapado.
Specioj
- Oraj fazanoj (genro Chrysolophus)
- Ora fazano, (C. pictus)
- Blankventra fazano aŭ Fazano de Lady Amherst, (C. amherstiae)
|