Orkrona parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkrona parulio
Orkrona parulio
Orkrona parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. culicivorus'
Basileuterus culicivorus
(Deppe, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Basileuterus culicivorus
Basileuterus hypoleucus-White-bellied Warbler

La Orkrona parulio, Basileuterus culicivorus, estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi reproduktiĝas el Meksiko kaj suden tra Centrameriko al nordorienta Argentino kaj Urugvajo, kaj en Trinidado.

Ĝi estas specio ĉefe de arbaroj de malaltaj teroj. La ino demetas 2 al 4 ruĝecpunktitajn blankajn ovojn en kupola nesto en bordo, ofte ĉe arbarpado, aŭ sub folioj en arbargrundo. Gepatroj ŝajnigas vundon por malproksimigi eventualajn nestopredantojn.

La Orkrona parulio estas 12.7 cm longa kaj pezas 10 g. Ĝi havas grizverdecajn suprajn partojn kaj brilflavajn subajn partojn el la mentono. La kapo estas griza kun nigroborda flava kronostrio, kaj flavecaj superokula strio kaj okulringo dividita de malhela traokula strio.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj, pli brunaj, kaj ne havas kapobildon, nur traokulan strion.

La Orkrona parulio havas 13 geografiajn rasojn, kiu grupiĝas en tri grupojn. La centramerika grupo culicivorus ("Strikrona parulio") estas esence kiel priskribita supre, la sudokcidenta grupo cabanisi ("Kabanisa parulio") havas grizajn suprajn partojn kaj blankan superokulan strion, kaj la grupo aureocapillus ("Orkrona parulio") de sudoriento havas blankan superokulan strion kaj oranĝecan kronostrion. La tri grupoj estas foje konsiderataj kiel diferencaj specioj.

Tiuj birdoj manĝas insektojn kaj araneojn. La kanto estas altatona fajna pit-siit-siit-siit-siit, kaj la alvoko estas akra cip.

Referencoj[redakti | redakti fonton]