Ortodoksa preĝejo Sankta Georgo (Pomáz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serba ortodoksa preĝejo Sankta Georgo
Serba ortodoksa preĝejo Sankta Georgo en Pomáz
Serba ortodoksa preĝejo Sankta Georgo en Pomáz
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pomáz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Ortodoksa eklezio
provinco Pest
Dato de konsekro 1722
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, nun baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Pomáz, Szerb u.
vdr

La serba ortodoksa preĝejo Sankta Georgo estas historia monumento en urbo Pomáz (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj Pomáz senhomiĝis havanta katolikan kirkon el la 14-a jarcento. En la 1660-aj jaroj serboj estis invititaj al la malplena loĝloko. Post 3 jardekoj alvenis pliaj, eĉ ili ricevis privilegiojn. Ŝajnas, la serboj rekonstruis la intertempe ruiniĝintan kirkon inter 1719-1722. La instalaĵoj kun la ikonostazo estis kreitaj en la dua duono de la 18-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtonmuro. En mezo de la fasado la turo altiĝas. Supro de la turo estas kusenoforma. La absido situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko kaj formas oklateron kun apogpilieroj. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo. Estas aparta pordo al la galerio ĉe flanko de la navo.

Kermeso okazas dum tago de Sankta Georgo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Absido
Fone la fasado videblas