Distrikto Ostprignitz-Ruppin
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Neuruppin |
Areo: | 2 508 km² |
Loĝantoj: | 99 110 (fine de decembro 2015) |
Loĝdenso: | 40 po km² |
Aŭtokodo: | OPR |
Municipokodo: | 12068 |
Komunumoj: | 23 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
La distrikto Ostprignitz-Ruppin (germane: Landkreis) situas en la nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Neuruppin estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 508,96 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2015 loĝis 99 110 homoj; do meznombre 44 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ostprignitz-Ruppin estas signita per 9.
Najbaraj distriktoj estas oriente Oberhavel (6), sude Havelland (4), okcidente Prignitz (11) kaj en la nordo la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Müritz kaj Mecklenburg-Strelitz.
En la distrikta teritorio cetere ankoraŭ parolatas la orienta platgermana lingvo.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 23 komunumoj, el ili 6 kun urbaj rajtoj.
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2015)[1]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
- Kyritz (9 100)
- Lindow (Mark) ¹ (2 966)
- Neuruppin (30 715)
- Neustadt (Dosse) ¹ (3 435)
- Rheinsberg (8 153)
- Wittstock (Dosse) (14 380)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Fehrbellin (8 829)
- Heiligengrabe (4 441)
- Wusterhausen (Dosse) (6 013)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
1 Lindow (Mark) (4 538)
|
2 Neustadt (Dosse) (7 657)
|
3 Temnitz (5 284) (Amtssitz: Walsleben)
|
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
|
|