Otoja Jamaguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Otoja Jamaguĉi
Assassination of Inejiro Asanuma 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1943 (1943-02-22)
en Tokio, War flag of the Imperial Japanese Army (1868–1945).svg Japana Imperio
Morto 2-an de novembro 1960 (1960-11-02) (17-jara)
en Tokio, Flag of Japan (1870–1999).svg Japanio
Mortokialo pendumo
Tombo Aoyama Cemetery
Ŝtataneco Japanio
Profesio
Profesio studento • aktivulo
v  d  r
Information icon.svg

Otoja Jamaguĉi (山口 二矢 Yamaguchi Otoya?, 22-an de februaro de 1943 – 2-an de novembro de 1960) estis japana ultranaciisto, kiu murdis na Inejiro Asanuma, ĉefulon de la partieto Japana Socialisma Partio. Jamaguĉi estis ano de dekstrema ujoku dantai (右翼団体) grupo, kaj murdis na Asanuma pere de joroj-dōŝi glavo je la 12-a de oktobro, 1960, ĉe Tokio, dum politika pridiskutado antaŭ la parlamentaj voĉdonadoj.[1]

Morto[redakti | redakti fonton]

Post tri semajnoj ekde la murdo, dum li restis enprizonigita en porjunula malliberejo, Jamaguĉi miksis dentopaston kune kun akvo kaj skribis ĉe la muro de sia mallibereja ĉambro, "Sep vivojn por mia lando. Longe vivu cia Moŝto, la Imperiestro!" Jamaguĉi tiam mempendumis sin pere de memfarita ŝnuro el ĉifonoj de elŝiraĵoj el la apuda litkovrilo.[2] La frazo "Sep vivojn por mia lando" estis referenco al la lastaj vortoj de la 14-jarcenta samurajo, Kusunoki Masashige.[3]

Dekstremaj grupoj en Japanio prifestumis na Jamaguĉi kiel martiron; ili donis al li honorigan enterigon, kimonon, kaj zonon al liaj gepatroj, krome de memor-omaĝon por li.[4] Liaj cindroj restas en Aojama Tombejo.[5]

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Yasuŝi Nagao kun la fama bildo kiu gajnigis al li la usonan Pullitzer-Premion. (1961)

Fotaĵo far Yasuŝi Nagao tuj post Jamaguĉi retiris la glavon el la korpo de Asanuma gajnis la 1961-an Pullitzer Premion,[6] kaj la 1960-an ''World Press Photo'' premion. La okazintaĵo restis ankaŭ bilde surbendigita.[7]

En oktobro de 2010, dekstremaj grupoj prifestumis la 50-jaran datrevenon de la murdo ĉe Hibija Parko.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]