Ottó Fettick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Fettick
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1875 (1875-06-01)
en Budapeŝto
Morto 3-an de februaro 1954 (1954-02-03) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Vác
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracistoinstruistokuracisto
vdr

Ottó Fettick [otO fetik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fettick Ottó estis hungara bestokuracisto, infankuracisto, altlerneja instruisto, artokolektisto.

Ottó Fettick[1] naskiĝis la 1-an de junio 1875 en Budapeŝto, li mortis la 2-an de februaro 1954 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estis la 3-a) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Fettick akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1896, poste li estis bestokuracisto. En la studjaro 1905 li estis asistanto en la altlerneja kliniko, poste li estis laboratoriestro pri laktoj en la Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Inter 1909 kaj 1934 li instruis en la altlernejo kiel privata instruisto (1909-1917), eksterordinara instruisto (1917-1924), profesoro (1924-1934). Li emeritiĝis en 1934, tamen pli frue en 1929 li akiris plian medicinan diplomon. Dum la emeritaj jaroj li estis infankuracisto, sed li okupiĝis ĝismorte precipe pri laktohigieno. Li estis ankaŭ signifa artokolektisto, la Hungara Muzeo pri Metia Arto heredis lian kolekton.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Új fehérjebontó és vajsavas erjedést létesítő baktérium (1907)
  • A tejtermékeknek állami ellenőrzőjeggyel való ellátásáról szóló 1925. X. tc. és a tejsavbaktériumok színtenyészeteinek alkalmazása a vajgyártásban (1928)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]