Ottó Varga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottó Varga
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1909 (1909-11-22)
en Szepetnek,  Aŭstrio-Hungario
Morto 14-an de junio 1969 (1969-06-14) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Germana Universitato Prago • Gymnázium Pavla Országha Hviezdoslava v Kežmarku • Universitato de VienoHamburga universitato
Memorigilo Ottó Varga
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Ottó Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Ottó estis hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1950, ordinara en 1965) de Hungara Scienca Akademio.

Ottó Varga [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1909 en Szepetnek. Li mortis la 14-an de junio 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Varga frekventis universitatojn en Vieno kaj Prago. Li doktoriĝis en 1933. Post okupe de Prago fare de Tria Regno li ekinstruis en Universitato Kolozsvár en rango privata profesoro, ekde 1942 li instruis ankaŭ en universitato de Debrecen, kie li ricevis la rangon publika ordinara profesoro en 1948. En 1949 li fondis fakrevuon Publicationes Mathematicae kune kun Alfréd Rényi kaj Tibor Szele. Inter 1958-1967 li estis katedrestro en teknika universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri la integrala geometrio. Li ricevis premion Kossuth en 1952, pli frue en 1944 ankaŭ alian malpli gravan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Integralgeometrie (1935)
  • Zur Herleitung des invarianten Differentials in Finslerschen Räumen (1941)
  • Az integrálgeometria alkalmazásai a geometriai optikában (1951)
  • Über die Zerlegbarkeit der Finslerschen Räumen (1960)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Debrecen

Fontoj[redakti | redakti fonton]