Otto Francke
Aspekto
Otto FRANCKE (naskiĝinta la 5-an de decembro 1855 en Vajmaro, mortinta samloke la 3-an de majo 1930) estis germana filologo kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lernantis Francke ĉe Vilhelmo-Ernesto-gimnazio antaŭ ekstudo en Jena, Munkeno kaj Lepsiko ĝis 1879. Poste li iĝis gimnaziinstruisto. Je la menciita vajmara institucio li instruadis ĝis 1923. Krom tradukoj kaj eseoj priteatraj li eldonis gravan historion de la gimnazio okaze de ties 200-a datreveno fondiĝa, en 1916. Francke ankaŭ kunfondis la societon Goethe-Gesellschaft.[1] Dum la fondokunsido de la menciita goeta klubo Francke estis protokolfaranto.[2] Francke ankaŭ troviĝis en la afergvidanta komisiono kaj intertempe en la estraro de la literatursocieto Deutsche Shakespeare-Gesellschaft.[3]
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Terenz und die lateinische Schulcomedie in Deutschland, 1877.
- Mountfords Faustfarce, 1886.
- Goethes Versuch Terenz und Plautus auf die Weimarer Bühne zu bringen, 1887.
- Regesten zur Geschichte des Gymnasiums zu Weimar, 1888.
- Was haben die Engländer für die Reinhaltung ihrer Sprache getan? 1890.
- Herder und das Weimarische Gymnasium, 1893.
- Geschichte des Wilhelm-Ernst-Gymnasiums in Weimar, 1916.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Art: "Francke, Otto", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, S. 122-123
- ↑ Wolfgang Goetz: Fünfzig Jahre Goethe-Gesellschaft (=Schriften der Goethe-Gesellschaft, 49), Verlag der Goethe-Gesellschaft, Weimar 1936, p. 30.
- ↑ Ruth Freifrau von Ledebur: "Shakespeare: der dritte deutsche Klassiker in Weimar", ĉe: Jochen Golz, Justus H. Ulbricht (eld.): Goethe in Gesellschaft. Zur Geschichte einer literarischen Vereinigung vom Kaiserreich bis zum geteilten Deutschland. Köln / Weimar / Wien 2005, p. 1-12. Konkrete p. 3. ISBN 3-412-18805-0