Ovorulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ŝtopaĵo de ovorulaĵo estas plejparte hakita brasiko kun malgranda kvanto de hakita viandon kaj aliaj ingrediencoj.

Ovorulaĵo (angle: egg roll) estas apetitigaĵo de ĉin-usona kuirarto farita el pasto plenigita kun legomojviando kaj fritita, ofte servita kun dolĉa kaj acida saŭco kiel trempaĵo. La ovorulaĵo ne enhavas ovon en la plenigaĵopasto, kaj oni ne scias kial aŭ kiam la ovorulaĵo ricevis ĝian nomon [1].

La ovorulaĵo estas unu el la plej oftaj pladoj en ĉin-usona kuirarto kaj ankaŭ estas ofta en ĉinaj kaj aziaj restoracioj tra la mondo, kaj ĝi estas bazita sur la ĉina printempa rulaĵo plado. Tamen, la ovorulaĵo en sia usona versio estas preskaŭ neeble trovebla en Orienta Azio [1].

Estas du kuiristoj, kiuj asertas, ke ili elpensis la pladon, ambaŭ asertas, ke ili elpensis ĝin laborante en ĉina restoracio en Novjorko en la tridekaj jaroj [2].

La ovorulaĵo estas kutime plenigita per legomoj kiel brasiko, karotoj kaj cepoj, kaj foje ankaŭ kun nudeloj kaj viando. La ovorulaĵo estas pli granda ol la printempa rulaĵo, ĉiam servata fritita kaj ĝia ŝelo estas pli dika kaj farita el tritika pasto.

La ovorulaĵo estas akceptita ĉie en la mondo, krom Orienta Azio, kiel unua plado en ĉin-usonaj restoracioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Stephanie Ann, Why is it Called an Egg Roll if There is No Egg in it? Chinese Egg Roll 1917: Historical Food Fortnightly, Challenge 4, World Turn'd Upside Down
  2. Uncle Phaedrus, Finder of Lost Recipes, www.hungrybrowser.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]