Pál Bajory
Pál Bajory | |
---|---|
Persona informo | |
Pál Bajory [bajori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajory Pál estis hungara juristo, altlerneja instruisto.
Pál Bajory[1][2] naskiĝis la 20-an de majo 1922 en Kiskőrös, li mortis la 24-an de februaro 2000 en Csongrád (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pál Bajory maturiĝis en gimnazio en Kalocsa en 1940, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944, post 4 jaroj li akiris licencojn pri juĝado kaj advokateco. Post la diplomo li laboris en juĝejoj de Kalocsa (1944–1950), de Kiskőrös (1950–1953), de Szeged (1953–1967), fine en la plej supera juĝejo ĝis 1990. Intertempe li prelegis en la universitato (1973–1977), poste jam kiel docento, krome li esploris plurfoje en Aŭstrio kaj Okcidenta Germanio, fine li kandidatiĝis en 1989 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Kiel esploristo, li ĉefe okupiĝis pri civilprocedura kaj familia juroj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Az eredeti állapot helyreállítása az ellátási és életjáradéki szerződések felbontása esetén. (1957)
- A polgári bíróság hatásköre és illetékessége. (monografio, 1963)
- A polgári perrendtartás magyarázata. I–II. köt. (kunaŭtoro, 1967, 2-a tralaborita eldono: 1976)
- Az egyezség jóváhagyása. (1976)
- A bírósági hatáskör és illetékesség egyes kérdései a polgári perrendtartás szabályainak felülvizsgálata kapcsán. Fellebbezés a polgári eljárásban. (monografio, 1987)
- Az új végrehajtási jog. (kunaŭtoro, 1993)
- A családjog kézikönyve. (kunaŭtoro, 1995, 3-a tralaborita eldono: 2000).