Pál Gergely (dirigento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Gergely
Pál Gergely en 1984
Pál Gergely en 1984
Persona informo
Naskonomo Gergely Béla Pál
Naskiĝo 10-an de junio 1921 (1921-06-10)
en Budapeŝto
Morto 25-an de majo 1993 (1993-05-25) (71-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo dirigentokomponistoĵurnalistoredaktoro
vdr

Pál Gergely [gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Gergely Béla Pál estis hungara dirigento, ĵurnalisto, tradukisto.

Pál Gergely [1] naskiĝis la 10-an de junio 1921 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de majo 1993.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Gergely maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. La 2-a mondmilito rompis la lernadon. En 1946 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto) kelkajn monatojn, poste li studis en Parizo. Lia majstrino estis Nadia Boulanger. En 1948 li rearanĝis la poŝtistan simfonian orkestron kun 80 anoj, kies dirigento li estis. Ekde 1952 li dirigentis en la armea orkestro kaj muzika gvidanto de la Teatro de Hungara Armeo. En tiuj jaroj li finis la studojn en la Altlernejo, liaj plej gavaj instruistoj estis Jenő Ádám kaj Zoltán Kodály, dume multe helpis ankaŭ János Ferencsik. En la jaroj de 1959 kaj 1960 li estis estro de hungara instituto en Parizo, poste en Budapeŝto li ricevis diversajn muzikajn postenojn, sed li ne havis eblecon dirigenti. Ekde 1964 li estis ĵurnalisto pri muziko en revuoj, krome li tradukis resume 17 librojn. Li ricevis 4 ŝtatajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]