Páramo del Sil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Páramo del Sil
Paramopanoramica.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24470 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 244  (2021) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 6° 29′ U (mapo)42.82-6.4880555555556Koordinatoj: 42° 49′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 170,3 km² (17 030 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Páramo del Sil
Situo de Páramo del Sil

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Páramo del Sil [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Páramo del Sil [PAramo delSIL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco kaj en la nordo de la komarko. Páramo del Sil estas etimologie komprenebla al Alta stepo de la rivero Sil. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Monto Miro el Páramo del Sil.
Monto El Catoute, la plej alta de El Bierzo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Anllares del Sil, Anllarinos del Sil, Argayo del Sil, Primout, Páramo del Sil, Salentinos, Santa Cruz del Sil, Sorbeda del Sil kaj Villamartín del Sil, okupas totalan areon de 190,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 244 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, la fino de la konstruado de akvobaraĵo kaj de hidroelektra centralo kaj precipe pro la dekadenco de la karbominado. Ĝi distas 129 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Asturio, oriente kun Palacios del Sil, sude kun Toreno, Fabero, Noceda del Bierzo kaj Igüeña kaj okcidente kun Peranzanes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejoj kiaj tiu de San Andrés de Espinareda el kiu venas la plej frua mencio en 1224 kiel loĝorajto. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (provinca stabanaro en la 5a de Januaro 1809), fakte pasante la diversaj loĝlokoj el nobelo al alia. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Meze de la jarcento pliiĝis la minado de karbo, kio altiris loĝantaron, sed el la 1980-aj jaroj tio dekadencis. Inter 1982 kaj kaj 2018 funkciis la termoelektra centralo de Anllares.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj minado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, montara flaŭro kaj faŭno).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]