Sukerpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pão de Açúcar)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri loko en Brazilo. Por informoj pri la frisa bakaĵo, vidu la artikolon frisa sukerpano.
Sukerpano
Insulmontoklifo • natura heredaĵo • monto
supermara alteco

395 m

Geografia situo 22° 57′ S, 43° 9′ U (mapo)-22.94949-43.15516Koordinatoj: 22° 57′ S, 43° 9′ U (mapo) f4
Sukerpano (Rio-de-Ĵanejro)
Sukerpano (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Sukerpano
Sukerpano
Situo de Sukerpano
Map
Sukerpano
vdr

Sukerpano aŭ en portugala Pão de Açúcar [paŭn ĝjasukar] estas aro da montetoj de la kvartalo Urca, Rio-de-Ĵanejro en Brazilo, komponita de la monteto Pão de Açúcar (kiu nomigas la tuton), monteto Urka kaj monteto Babilonja.

Vido de Sukerpano el la statuo de Kristo Savinto.

Kun la statuo de Kristo Savinto ĝi estas la ĉefa vizitindaj memorigaĵo de la urbo Rio-de-Ĵanejro kaj unu el la plej famaj en Brazilo. Pro sia unika karaktero, limigita de la akvoj de la Golfo Guanabara, ĝi konstituas unu el la ĉefaj referencoj pri Brazilo por turismo, ĉefe internacia.

Monteto Pão de Açúcar[redakti | redakti fonton]

La Monteto Pão de Açúcar komune nomita portugale "Pão de Açúcar" aŭ esperante "Sukerpano" estas monolito el granito kaj kvarco, kiu datumas de kenozoiko. Ĝia alto super la marnivelo estas je 396 metroj.