Péter Bálint (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Bálint
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1911 (1911-08-26)
en Budapeŝto
Morto 17-an de aprilo 1998 (1998-04-17) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Zoltán Bálint
Infano András Bálint (aktoro)
Parencoj Imre Bálint
Okupo
Okupo kuracisto • nefrologo
vdr

Péter BÁLINT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Péter estis hungara kuracisto, nefrologo, fiziologo, patologo, profesoro, membro (korespondanta en 1970, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Zoltán Bálint (arkitekto)

Péter Bálint [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de aprilo 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Bálint akiris diplomojn en Universitato Pázmány Péter en 1934 kaj 1936. Post siaj studoj li laboris en kliniko de Scienca Universitato Erzsébet en Pécs apud Szilárd Donhoffer (sed dum la 2-a mondmilito li estis armea kuracisto). Ekde 1946 li estis ĉefkuracisto en kliniko en Budapeŝto, inter 1950 kaj 1981 li estis katedrestro en Universitato Semmelweis. En 1952 li kandidatiĝis, post 3 jaroj li doktoriĝis, en 1981 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri malsanoj de renoj.

En 1964 li ricevis ŝtatan premion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az emberi szérumfehérjék aminósavtartalma, különös tekintettel a vércsoportokra (1936)
  • Klinikai laboratóriumi diagnosztika (eldonita trifoje inter 1952-1962)
  • Aktuelle Probleme der Nierenphysiologie (1961)
  • Az élettan tankönyve (1963, ankaŭ germane kiel Lehrbuch der Physiologie)
  • Orvosi élettan (5-foje eldonita inter 1972-1986) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]