Saltu al enhavo

Péter Halász (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Halász
Persona informo
Halász Péter
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1943 (1943-08-20)
en Budapeŝto
Morto 9-an de marto 2006 (2006-03-09) (62-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hepata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Pál Halász (juristo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aktoro
teatra reĝisoro
kreinto
filmaktoro
scenaristo
teatra aktoro
verkisto
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Péter estis hungara avangarda aktoro, reĝisoro, verkisto, teatrestro. Lia patro estis Pál Halász (juristo).

Péter Halász[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 2006 en Novjorko.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Halász apartenis al teatra trupo Universitas, poste li fondis propran trupon. En 1971 ili partoprenis en festivalo de Nancy. En la sekva jaro lia spektaklo estis malpermesita, tial ili prezentis ĝin en loĝejo de Halász. En 1973 la trupo spektaklis senpermese en festivalo de Wrocław, hejmenvenintaj la ŝtato forprenis la pasportojn. En 1975 ili prezentis teatraĵon Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj kun viraj aktoroj. En la sekva jaro la trupo disidis kaj spektaklis komence en okcidenta Eŭropo, poste en Novjorko kun nomo Teatro Squat. La trupo atingis la unuan lokon en teatra festivalo de Beogrado en 1979, krome tiutempe ankaŭ aliajn distingojn. Depost fino de la socialismo en 1991 Halász hejmenvenis kaj li reĝisoris en Teatro Katona József, Nova Teatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1993 li gajnis hungaran filman kritikan premion kiel la plej bona aktoro. En 2006 lia malsano pri kancero kondukis al lia fina prezentado: kuŝanta en malferma ĉerko en Arthalo Budapeŝto. Li mortis monaton poste en Novjorko, kie li esperis resaniĝon. Li havis kvar geinfanojn. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 2006.

Elektitaj teatraj roloj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Szerelmes biciklisták (1965)
  • Álmodó ifjúság (1974)
  • Sade márki élete (1993)
  • A mohácsi vész (2004)
  • Herminamező – Szellemjárás (ankaŭ reĝisoro, scenarlibristo, produktoro)
  • Ede megevé ebédem (2006)

Elektitaj reĝisoraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kafka: A kínai (1992)
  • István Eörsi: A megmentett város (2002)
  • Genet: Cselédek (2003)

Elektitaj dramoj

[redakti | redakti fonton]
  • A pokol nyolcadik köre (1967)
  • A kínai (1992)
  • The Case of the Bata Boots (1995)
  • Sanyi pilóta (1995)
  • Egy portugál apáca levelei (2004)
  • Aranylövés (2010)

Lia libro

[redakti | redakti fonton]
  • Gázóra. Félálomszínház (2003)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]