Péter Mihály Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Mihály Földes
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1924 (1924-08-22)
en Budapeŝto
Morto 29-an de marto 1977 (1977-03-29) (52-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj angla
Loĝloko AnglioParizo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Alma mater Slade School of Fine Art • Courtauld Institute of Art • Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo animaciisto • pentristo • reĝisoro • filmreĝisoro
vdr

Péter Mihály Földes [mihAj foldeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Földes Péter Mihály, en Britio Peter Foldes estis hungardevena brita reĝisoro, scenaristo, pentristo. Lia patrino estis Jolán Földes. Li estis pioniro de la komputila animacia filmisto.

Péter Mihály Földes [1] naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de marto 1977 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Mihály Földes devenis el juda familio. Li frekventis artan mezlernejon, paralele privatan pentristan lernejon. Li aĝis 13, kiam li ricevis premion en Eŭropo. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo ekde 1942, sed poste li ne rajtis havi diplomon pro la juda deveno. Lia plej grava instruisto estis István Szőnyi. Li povis ekspozicii nur antaŭ juda publiko. En 1946 li translokiĝis al Londono, kie li lernis arthistorion kaj pentradon en 2 altlernejoj. Post 2 jaroj li ekspoziciis. Spite la sukcesojn li komecis interesiĝi pri filmoj. En 1956 li vivis en Novjorko, poste en Parizo. Li pentradis ermite, fine li ekspoziciis en 1959, eĉ li revenis al filmoj. Li malkovris profiti la komputilon en filma produktado. Dum pentrado li profitis teknikon de desegnofilmoj, li uzis pentraĵojn en filmoj. Liaj travivaĵoj dum la nazia erao estis rekoneblaj en liaj verkoj. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Londono (1948, 1949, 1953, 1963)
  • Sidnejo (1954)
  • Parizo (1959, 1961)
  • Novjorko, Vaŝingtono (1960)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Animated Genesis (1952, mallonga premiita filmo, ankaŭ reĝisoro)
  • Short Vision (1956, premiita en Venecio, ankaŭ reĝisoro)
  • Appétit d'oiseau (1964, mallonga filmo)
  • Éveil (1967, mallonga filmo)

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Un Appétit d'oiseau (1964, animacia mallonga filmo)
  • Dim Dam Dom (1965, televizia serio)
  • Narcissus (1971, animacia mallonga filmo)
  • Hunger (1974, animacia mallonga filmo)
  • Visage (1977, animacia mallonga filmo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]