Péter Sidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Sidi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1978 (1978-09-11) (45-jaraĝa)
en Komárom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo sportpafisto
vdr

Péter Sidi [ŝidi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sidi Péter estas hungara-rumana sportpafisto, arbalestisto, kvinfoja olimpiano, plurfoja mondĉampiono.

Péter Sidi[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1978 en Komárom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Sidi akiris financan diplomon en Financa Altlernejo (Budapeŝto) kaj teknikan diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post longa sukcesa sporta kariero li estis malpermesita de la sporto plenan jaron en 2021, ĉar pruviĝis, ke li ŝtele ŝanĝis urinspecimenon de konkurenca sportisto. Post la puno li petis kaj ricevis rumanan ŝtatanecon. Pli frue li ricevis premiojn en 2008 kaj 2012.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Péter Sidi ekde 1994 estis sportpafisto, post 4 jaroj li konkursis inter la plenkreskuloj. Li konkursis en ĉiuj Olimpikoj inter Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2016 sen medalo, sed en mondĉampionumo li estis la unua en 2010, krome li estis eŭropa ĉampiono sepfoje inter 2002-2015. Li konkursis ankaŭ en arbalestado kaj estis mondĉampiono okfoje inter 1999-2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]