Paß Thurn (intermonto)
Paß Thurn estas montpasejo en alteco de 1274 metroj en la Orientaj Alpoj inter Pinzgau kaj Distrikto Kitzbühel. La apudantaj grandkomunumoj estas norde Kitzbühel en Tirolo kaj Mittersill en Salcburgio.
Proksime de la montpasejo fontas Jochberger Ache kiu fluas tra la valo Leukental kaj ne longe pli oriente estiĝas fontoj de la rivero Saalach.
Disde Mittersill strato kun du serpentinoj atingas montospronon je alteco de 140 metroj supre de la urbo; la iama burgo, la nuna Kastelo Mittersill protektadis ekde la 11-a jarcento la ne negravan straton. Poste la suprenveturado pasas pli nekrude permesante imponajn panoramojn suden en la direkto de Hohe Tauern. Norden oni atingas relative rapide Leŭken-valo kun la unuaj du vilaĝoj Jochbergwald kaj Jochberg.
Historio
[redakti | redakti fonton]Temas pri montpasejo historia kun granda graveco. Jam ŝtonepokuloj flegis tie ĉi transiri. Dum bronza epoko ekspluatis oni surloke kupron necesan por bronzaĵoj kion atestas diversaj arĥeologiaj trovitaĵoj. Dum la fera epoko la keltoj plikomfortigis la padon, i.a. por plifaciligi la komercadon per salo. Koncerne la nomon la tuta regiono, speciale la nordo, nomiĝis Jochberg, kion atestas dokumento de 1216 pri la fondo de Episkopujo Chiemsee (montis jochperch). Pli malfrue kutimiĝis Thurntaŭern aŭ Turentaŭern (de 1292 ĝis la 19-a jarcento).
La salcburgaj arkiepiskopoj zorgis pri la necesa infrastrukturo per konstruo de la ŝirmkabano Tauernhaus kaj bieno hospitalsimila.[1]
En 1643 konstruiĝis por la gardantaj soldatoj kaj iliaj familioj gvardiejo ligna. Por rapida forbarado disponigis oni ĉirkaŭ la jaro 1700 eĉ pordegon kun alta muro.[2] Ĝis 1810 ambaŭ montpasejaj partoj estis salcburgiaj.
Eĉ en niaj tagoj la moderna kaj larĝa strato gravas komerce por la tirolanoj kontaktemaj kun la sudoriento aŭstria. Krome oni havas ĉe Felbertauern-tunelo la ununura enaŭstria konekso inter Norda Tirolo kaj la tirola eksklavo Eosta Tirolo kiu estiĝis post la ŝtelo de Sudtirolo fare de Italujo post la Unua mondmilito.[3]
Turismo kaj naturaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe la montpasejo troviĝas pluraj seĝaj telferoj kaj skiliftoj apartenantaj al la skisportejo Skiparadies Kitzbühel.[4][5].
Ne forgesu oni la briofitajn areojn de Wasenmoos k.a. Ilin oni uzis inter 1700 kaj 1960 por torfo-gajno. Nuntempe la tuto estas protektota.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Steffan Bruns: Alpenpässe – vom Saumpfad zum Basistunnel, volumo 4, L. Staackmann Verlag, München 2011, ISBN 978-3-88675-274-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ August Prinzinger: "Die Tauern" Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde (MGSLK) 7, 1867, Der Thurntauern, p. 57
- ↑ Zaisberger (1978) p. 110.
- ↑ La strato tra la montpasejo Gerlospaß ne havas iun gravecon longdistanc-trafikan.
- ↑ Skiparadies Kitzbühel Arkivigite je 2016-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ panoramabahn.at