Pakto Briand-Kellogg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Brian-Kellogg interkonsento

La Pakto de Parizo estis packontrakto subskribita de dek-unu regnoj la 27-an de aŭgusto 1928 en Parizo. Ĝi estas nomata ankaŭ laŭ la eksterlandaj ministroj de Francio kaj Usono, Aristide Briand kaj Frank Billings Kellogg kaj do nomiĝas anglalingve Kellogg-Briand Pact kaj france Pacte Briand-Kellogg.

Ĝia kerna enhavo estas la proskribado de milito kiel rimedo de politiko. Ĝi efektiviĝis je la 24-a de julio 1929 kaj permesas militadon nur por sindefendo.

La originaj subskribintoj de la pakto estis:

Ankoraŭ antaŭ la efektiviĝo aliĝis:

Ĝis la fino de 1929 pliaj 40 ŝtatoj aliĝis; fine 62 ratifis la pakton.

Post la Dua mondmilito la pakto estis argumento por kondamni germanajn politikistojn pro "krimoj kontraŭ la paco", ĉe la nurenberga proceso.

La proskribo de milito poste transiris al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, kies dua artikolo diras en paragrafo 4:

"Ĉiuj membroj en siaj internaciaj rilatoj rezignos minaci perforton kontraŭ la teritora integreco aŭ politika sendependeco de iu ŝtato, aŭ alimaniere neakordigeblan kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj."

Sekve nun (depost la Dua mondmilito) ĉiuj militantaj nacioj pravigis sin per la rajto je "sindefendo" aŭ "kolektiva defendo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]