Palaco Bolsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Palaco Bolsa
palacokultura heredo • former town hall
Bazaj datoj
Konstrustilo Novklasikismo vd
Arkitekto Joaquim da Costa Lima Júnior vd
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Situanta sur Praça do Infante D. Henrique
Situo
Geografia situo 41° 8′ 29″ N, 8° 36′ 56″ U (mapo)41.141369-8.615686Koordinatoj: 41° 8′ 29″ N, 8° 36′ 56″ U (mapo)
Palaco Bolsa (Porto)
Palaco Bolsa (Porto)
DEC
Palaco Bolsa
Palaco Bolsa
Situo de Palaco Bolsa
Map
Palaco Bolsa
Retejo https://palaciodabolsa.com/
Monda heredaĵo
Fasado
Lando  Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 41° 8′ 29″ N, 8° 36′ 56″ U (mapo)41.141369-8.615686Koordinatoj: 41° 8′ 29″ N, 8° 36′ 56″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Palaco Bolsa (en portugala, Palácio da Bolsa) estas novklasika konstruaĵo de Porto, Portugalio.

Ĝi ekkonstruiĝis en 1842 fare de la arkitekto Joaquim da Costa Lima kiel sidejo de la Komerca Asocio de Porto ĉe la Rua Ferreira Borges apud la Preĝejo de Sankta Francisko (São Francisco) kaj precize sur la loko kie iam estis la samnoma konvento de franciskanoj, en la Historia urboparto de Porto kiu are kun aliaj monumentoj estas klasita de Unesko kiel Monda Heredaĵo.

Planita de Gonçalves de Sousa, en ĝi elstaras la ampleksa kaj pitoreska Araba Salono inspirita en la palaco Alhambra de Granado, Hispanio, kies konstruado startis en 1862 kun riĉa ornamado helpita de la lumo, kiu okazigas belajn buntkolorajn efektojn. Aliaj elementoj estas ankaŭ la Korto de la Nacioj (Patio das Nações) tute vitra, la Prezidenta Salono (Sala do Presidente), la Biblioteko kun pli ol 10 000 volumoj, la skulptaĵoj de Soares dos Reis kaj Teixeira Lopes kaj la pentraĵoj de António Ramalho, Veloso Salgado, António Carneiro kaj Henrique Medina.

Ĝi utilis kiel akceptejo de gravuloj kaj gastigis diversajn eventojn kaj agadojn. Ĝi estas unu de la plej gravaj arkitekturaj altiraĵoj de la urbo, vizitata de pli ol 200 000 turistoj jare. Ĝi estas klasita kiel Nacia Monumento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]