Preĝejo de Sankta Francisko (Porto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Preĝejo de Sankta Francisko
kristana preĝejokonventokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 15-a jarcento
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Situanta sur Infante Dom Henrique street
Situo
Geografia situo 41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 58″ U (mapo)41.141-8.616Koordinatoj: 41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 58″ U (mapo)
Preĝejo de Sankta Francisko (Porto)
Preĝejo de Sankta Francisko (Porto)
DEC
Preĝejo de Sankta Francisko
Preĝejo de Sankta Francisko
Situo de Preĝejo de Sankta Francisko
Map
Preĝejo de Sankta Francisko
Monda heredaĵo

Fasado de la preĝejo
Fasado de la preĝejo
Lando  Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 58″ U (mapo)41.141-8.616Koordinatoj: 41° 8′ 28″ N, 8° 36′ 58″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1996  (20-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Preĝejo de Sankta Francisko, en portugala Igreja de São Francisco, estas la preĝejo de la konvento de Sankta Francisko konstruita komence de la 14-a jarcento en Porto, Portugalio. Ĝi estas konstruita el granito, kaj en ĝia arkitekturo videblas elementoj kaj romanikaj kaj gotikaj. La pordego estas de stilo baroka, konstruita inter la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La primitiva preĝejo de la konvento de Sankta Francisko estis konstruigita de franciskanoj en 1245, danke al interveno de la papo Inocento la 5-a, pere de la buleo Doelentis accepimus, kio superis la malakcepton de la episkopo de Porto. La modernan preĝejon oni ekkonstruis en 1383, helpe de granda popola apogo, kaj oni finkonstruis en 1410. Dum ĉirkaŭ 160 jaroj, inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la internon de la preĝejo oni kovris per funebraj monumentoj el ligno.

En 1809, dum la nepoleona okupacio de Portugalio, la konstruaĵo estis fitraktita kaj kelkaj retabloj kaj aliaj artaj elementoj de la templo, kiel kolonoj, estis damaĝitaj. Dum la Portugala Enlanda Milito (1828-1834) la konvento detruiĝis, kaj konserviĝis nur la preĝejo. Je la militfino, la franciskanoj estis forpelitaj de la lando pro ordono de la liberala reĝo Petro la 4-a, ĉar dum la milito la franciskanoj apogis lian rivalon, la absolutisman reĝon Mikaelo la 1-a. En la loko de la iama konvento oni konstruis la modernan Palacon Bolsa.

En 1910 la preĝejo estis deklarita Nacia Monumento. En 1996 la preĝejo eniris en la Monda heredaĵo de Unesko, kiel parto de la monumenta komplekso de la Historia urboparto de Porto.

Arkitekturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas gotika, trinava kun kvin partoj, absido kaj elteno per kontraŭfortoj. En la ĉefa fasado estas rozvitralo kun dek du fakoj apartigitaj per radiaj kolonetoj unuigitaj per arkoj.

Estas statuo de Sankta Francisko, antikvaj murpentraĵoj, skulptaĵo kun la genealogia arbo de Jesuo, kaj barokaj retabloj. Aparta elemento estas katakomboj de la 18-a jarcento.