Palaco Charlottenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Charlottenburg
Schloss Charlottenburg
kastelo • summer residence • muzeo
Lando Germanio vd
Situo Charlottenburg-Wilmersdorf
Adreso Spandauer Damm 10-22, 14059 Berlin
Posedanto Prussian Palaces and Gardens Foundation Berlin-Brandenburg vd
Konstrustilo(j) baroka arkitekturo • Rokoko • novklasika arkitekturo vd
Arkitekto(j) Johann Arnold Nering • Johann Friedrich Eosander von Göthe • Georg Wenzeslaus von Knobeldorff • Carl Gotthard Langhans vd
Estiĝo 1791
Koordinatoj 52° 31′ 16″ N, 13° 17′ 45″ O (mapo)52.52111113.295833Koordinatoj: 52° 31′ 16″ N, 13° 17′ 45″ O (mapo)
Palaco Charlottenburg (Berlino)
Palaco Charlottenburg (Berlino)
DEC
Palaco Charlottenburg
Palaco Charlottenburg
Situo de Palaco Charlottenburg
Map
Palaco Charlottenburg
Retpaĝo https://www.spsg.de/schloesser-gaerten/objekt/schloss-charlottenburg-altes-schloss/
vdr
Monumento al la princo-elektisto Frederiko Vilhelmo la 1-a

Palaco Charlottenburg [ŝarlotenburg] (germane Schloss Charlottenburg) estas unu el la plej fajnaj ekzemploj de baroka arkitekturo en Germanio. Ĝi lokiĝas en la samnomata distrikto de Berlino. La palaco estis konstruita laŭ ordono de la edzino de Frederiko la 1-a, reĝino Sofia Ŝarlota. Komence ĝi nomiĝis Lietzenburg kaj estis somera sidejo, sed poiome ĝi diskreskis en masivan konstruaĵon. La ĉefa eniro en kastelon havas kupolon, altan je 48 metroj, sur kiu sublimiĝas orumita statuo de Fortuno.

En la ĉefa alo situas apartamento de Frederiko. Aparte interesa estas la halo de aŭdiencoj — grandega lokalo kun altaj volboj, niĉoj kaj bareliefoj. En la fino de la okcidenta flankaĵo estas porcelana halo, kiu enhavas belegan kolekton de ĉina porcelano.

En la okcidenta flankaĵo situas ankaŭ la Granda oranĝerio, konstruita en 1709—1712. Vintre oni eksponis tie rarajn plantojn, kaj en someraj monatoj oni kondukis en ĝia korto festajn prezentadojn. Ĝi estis detruita dum la Dua mondmilito, sed poste ĝi estis tute rekonstruita kaj servas nun kiel loko por paradaj vesperoj kaj koncertoj.

En oriento de la kastelo lokiĝas somera dometo en la itala stilo — pavilono de Schinkel (germane Schinkel Pavillon). Karl Friedrich Schinkel, unu el ĉefaj arkitektoj de sia tempo, konstruis ĉi tiun domon en 1825. Nun tie situas negranda, sed vidinda muzeo, kie estas eksponataj desegnaĵoj kaj skizoj de pentristoj de la fruaj 1800-aj jaroj. Kelkajn bildojn kreis Schinkel mem.

En dekoraciado de la palaco partoprenis la skulptisto Gustav Hermann Bläser, kreinta marmorajn bustojn de Dante, Petrarca, Tasso kaj Ariosto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]