Palaco de Sobrellano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Sobrellano
Palacio de Sobrellano

palaco
Prezento
Stilo Novgotiko
Tipo Palaco
Arkitekto Joan Martorell
Dato de konstruo 1888
Geografio
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Loko Comillas
Geografia situo 43° 23′ 1″ N, 4° 17′ 40″ U (mapo)43.383608-4.294324Koordinatoj: 43° 23′ 1″ N, 4° 17′ 40″ U (mapo)
Palaco de Sobrellano (Hispanio)
Palaco de Sobrellano (Hispanio)
DEC
Palaco de Sobrellano
Palaco de Sobrellano
Palaco de Sobrellano
Situo de Palaco de Sobrellano

Map

vdr

La Palaco de Sobrellano [sobrejAno] estas konstruaĵo en Comillas, en Kantabrio (Hispanio). Ĝin konstruis la kataluna arkitekto Joan Martorell, laŭ volo de Antonio López y López, Markizo de Comillas. La konstruado finiĝis en 1888. Ĝia stilo estas novgotiko kun venecia influo. La bazo de la konstruaĵo estas kvarangula. En ĝi estas mebloj kreitaj de Antoni Gaudí kaj pentraĵoj de Eduardo Llores. Ekstere estas skulptaĵoj de Joan Roig.

Fasado de la palaco kaj fone la panteono-kapelo.

Apud la palaco estas la ortangula panteono-kapelo laŭ angla kaj centreŭropa novgotiko. La palaco havas ankaŭ meblojn de Antoni Gaudí kaj modernismajn skulptaĵojn de Joan Roig, Josep Llimona, Venencio Vallmitjana kaj Agapit Vallmitjana.

Konstruaĵoj kiaj la Palaco de Sobrellano daŭre allogis al Comillas diversajn gravajn arkitektojn kaj modernismajn katalunajn artistojn. Ĉi tial ankaŭ estas en Comillas la Kaprico de Gaudí, la Pontifika Universitato de Comillas aŭ la loka tombejo, kun impona skulptaĵo de anĝelo, de Josep Llimona.

La palaco estis la unua konstruaĵo en Hispanio uzanta elektran lumon. Oni instalis ĝis laŭ volo de la markizo por vizito de la gereĝoj de Hispanio.

Nun la palaco estas muzeo apartenanta al la Registaro de Kantabrio. Ĝi foje estas uzata kiel sidejo de la Fondaĵo Comillas por kursoj, provizore ĝis kiam la ĉefa konstruaĵo de la fondaĵo estos prete renovigita.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]