Palestina kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falafelo.
Baklavo el Nablus

Palestina kuirarto konsistas el manĝaĵoj de aŭ komune manĝitaj de palestinanoj - kiuj inkluzivas tiujn, kiuj vivas en Palestino, Jordanio, rifuĝejoj en proksimaj landoj same kiel de la palestina diasporo. La kuirarto estas disvastigo de la kulturoj de civilizoj kiuj loĝis en la regiono de Palestino, precipe dum kaj post la islama epoko komenciĝante per la araba konkero de umajadoj, poste la eventualaj persaj influoj de la abasidoj kaj finiĝantaj per la fortaj influoj de turka kuirarto, pro de la alveno de la otomanaj turkoj. Ĝi similas al aliaj orientaj kuirartoj, inkluzive de libana, siria kaj jordana kuirartoj.

Kuiradaj stiloj varias laŭ regiono kaj ĉiu speco de kuirstilo kaj la ingrediencoj uzataj estas ĝenerale bazitaj sur la klimato kaj loko de la aparta regiono kaj pri tradicioj. Rizo kaj variaĵoj de kibeoj estas oftaj en Galileo. Cisjordanio devigas sin ĉefe al pli pezaj manĝoj, kiuj uzas la tabunon, rizon kaj viandon kaj marbordaj loĝantoj ofte fiŝojn, aliajn mariskojn kaj lentojn. La Gazaa kuirarto estas variaĵo de la Levantena kuirarto, sed estas pli diversspeca en marmanĝaĵoj kaj spicoj. La loĝantoj de Gazao ege konsumas kapsikojn. Manĝoj estas kutime manĝataj en la hejmo sed manĝado elstaras precipe dum festoj, en kiuj oni uzas malpezajn manĝojn kiel salatojn, trempitajn panojn kaj viandopecojn sur stangaj bastonetoj.

La areo ankaŭ gastigas multajn desertojn, kiuj iras el tiuj faritaj regule kaj tiuj kiuj ofte estas rezervitaj por la ferioj. La plej multaj palestinaj dolĉaĵoj estas pasteĉoj plenaj de dolĉigitaj fromaĝoj, daktiloj aŭ diversaj nuksoj kiel migdaloj, juglandojpistakoj. Trinkaĵoj ankaŭ povus dependi de ferioj kiel ekzemple Ramadano, kiam karoba, tamarinda kaj abrikota sukoj konsumiĝas ĉe sunsubiro. Kafo estas konsumita dum la tuta tago kaj likvoro ne estas tre ofta inter la loĝantaro, tamen kelkaj alkoholaj trinkaĵoj kiel arakobiero estas konsumitaj de kristanoj kaj de malpli konservativaj islamanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]