Pamonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pamonjo
Pamonjo pakita en maizaj pajleroj
Pamonjo pakita en maizaj pajleroj
Ĉefaj ingrediencoj Maizo, sukero salo, margarinobutero kaj lakto
Origino Brazilo
vdr

Pamonjo estas brazila bongustaĵo, ofta en la ŝtatoj de la nordoriento kaj ankaŭ en Gojaso, Mato-Groso, Minas-Ĝerajso, Paranao, San-Paŭlo kaj Tokantinoj. Ĝi probable devenas de indiĝena kuirarto.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "pamonha" devenas de la vorto tupia pa'muñã[2], kiu signifas "glueca".

En la libro O dialeto caipira, de Amadeu Amaral, oni aludas kaj al la pamonha kaj al la curau.

Populare, en Brazilo, iu maldiligenta, malrapida aŭ stulta estas nomata "pamonha".[3]

Preparado[redakti | redakti fonton]

La ĝenerala maniero prepari la kaĉon, komuna al pluraj receptoj, estas jena: la verda (ne matura) maizo estas raspita kaj la rezulta maso estas miksita kun lakto (aŭ kokosa lakto), salo (aŭ sukero), butero, cinamo kaj herboj. Ĉi tiu pasto estas metita en tubojn faritajn per la maizspika ŝelo mem (aŭ per banana folio), ligitaj ĉe la ekstremaĵoj. La pamonjoj estas kuiritaj ĝis ilia pasto atingas firman kaj molan konsistencon.

En la Brazila Mezokcidento ekzistas salita kaĉo, nomata sala kaĉo, plenigita de viando aŭ kolbaso, aŭ dolĉa kaĉo, kiu havas fromaĝon el Minas-Ĝerajso kiel plenigaĵon.[4]

En la Brazila Nordoriento,[5] la kaĉo estas preparita kun kokosa lakto. En aliaj regionoj, ĝi povas esti maiza kuko, kiu, kiam ĝi estas preta, estas envolvita en bananajn foliojn, kaj servata, ĝi estas dissolvita en akvo kaj sukero, ricevante la nomon "drinkaĵo de pamonjo".[5]

Pamonjo de Piracikabo[redakti | redakti fonton]

La pamonjoj de Piracicaba (Piracikabo) akiris famecon en la 1960-aj jaroj, kiam la komunumo fabrikis pli ol 5 000 pamonjojn ĉiutage por esti distribuataj tra la tuta ŝtato San-Paŭlo. Ili fariĝis tiel nacie konataj, ĉefe pro la vokoj de la laŭtparoliloj de vendistaj aŭtoj : "Pamonjoj, pamonjoj de Piracicaba estas la pura maiza kremo, venu provi mian sinjorinon ...".

La pamonjoj de Piracicaba jam estas parto de populara brazila kulturo kaj, nuntempe, ekzistas projektoj por eksporti la pamonjoj al aliaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Tamalo
  • Zongzio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Papas de Carolo - Gastronomia de Portugal. www.portugal.gastronomias.com. Alirita 2017-04-14.
  2. (1913-01-01) Novo dicionàrio da língua portuguesa (pt-BR). Library of Alexandria. ISBN 9781465568298.
  3. S.A, Priberam Informática. Significado / definição de pamonha no Dicionário Priberam da Língua Portuguesa. Alirita 2017-04-14.
  4. Receita de Pamonha!! Coisas de Goiás (2016-03-22). Arkivita el la originalo je 2016-03-22. Alirita 2017-04-14.
  5. 5,0 5,1 Pamonha. Enciclopédia Nordeste (2016-03-03). Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2017-04-14.

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]