Panteono de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panteono de Romo
romia templo • Roman archaeological site • vidindaĵomalgranda baziliko • secularized religious building • romia konstruaĵo • religia muzeo • Italian national museum • archaeological artifact museum • historical civil building museum [+]

Koordinatoj41° 53′ 55″ N, 12° 28′ 37″ O (mapo)41.89861111111112.476944444444Koordinatoj: 41° 53′ 55″ N, 12° 28′ 37″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]

ArkitektoApolodoro

Estiĝo2-a jarcento
Poŝtkodo00186 [+]

Panteono de Romo (Romo)
Panteono de Romo (Romo)
DEC

Map
Panteono de Romo

Vikimedia Komunejo:  Pantheon (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fasado de la Panteono.

La Panteono de Romo (el la greka Πάνθειον Pantheon, t.e. "Templo de ĉiuj dioj") estas monumento de Romo. Ĝi estis konstruita dum la periodo de antikva Romo fare de Marcus Vipsanius Agrippa, kiel templo por ĉiuj dioj de la romia mitologio.

Ĝi estas la plej bone konservita romia konstruaĵo, kaj eble la plej bone konservita konstruaĵo de tiu tempo. Ĝi ĉiam restis uzata tra historio. Oni emas atribui ĝin al Apolodoro, arkitekto de la imperiestro Trajano. Sed estas tutsame verŝajna, ke la Panteonon konstruis la arkitektoj de la imperiestro Hadriano. Ekde la 7-a jarcento, la Panteono de Romo servas kiel kristana preĝejo.

La Panteono kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Panteonon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.