Paolo Sadoleto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŭlo Sadoleto
(1508-1572)
Iacobi Sadoleti, ... epistolarum libri sexdecim, kune kun Jacopo Sadoleto verko eldonita en 1575
Persona informo
Naskiĝo 1508
en Modeno, Italio
Morto 26-a de februaro 1572
en Carpentras, Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Ferrara[1]
Profesio
Okupo prelato • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paolo SADOLETO (1508-1572) (Modeno, Italio, 1508 - Carpentras, Francio, 26-a de februaro 1572) estis itala humanisto, helenisto, latinisto, Episkopo de Carpentras ekde la 30-a de oktobro 1547, kaj nevo de Jacopo Sadoleto (1477-1547).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de Paolo Sadoleto, Jacopo, estis kuzo de kardinalo Jacopo Sadoleto kaj kiel multaj el la familio Sadoletti laboris kiel advokato kaj negrava oficisto en la tribunalo de la Este-reĝimo. Paolo estis nomumita episkopo en 1517 fare de Leono la 10-a, kaj post periodo de studo sub Lilio Gregorio Giraldi (1479-1552) en Ferrara li iris al Romo en 1527 por membriĝi la domanaron de sia pli aĝa parenco, tiam funkciante kiel hejma sekretario al Klemento la 7-a. Per fruaj spertoĵ pri la greka kaj la latina, Paolo rapide gajnis la favoron de sia "onklo" kaj iĝis siavice lia protektito, konfidulo, reprezentanto, helpanto kaj sukcedisto en la diocezo de Carpentras, nordoriente de Avignon en la papa ŝtato de Venaissin[2].

Efektive la kariero de la pli juna Sadoleto iĝis ia spegulo de la pli aĝa, kvankam malgraŭ lia tuta frua promeso kiel klasika akademiulo kaj poeto, lia postkuro pri leteroj estis malpli decida ol tiu de la kardinalo. Paolo lasis neniun heredaĵon de publikigitaj traktaĵoj aŭ versoj kaj estas alirebla por ni nur per siaj leteroj kaj tiuj de Jacopo.

Jacopo sukcesis provizi Paolon per du bonfaroj antaŭ ol li estis dudek, al kiuj pliaj kvin estis aldonitaj poste. La fervora reformanto pasigis kvar jarojn en laboroj por malfortigi la opozicion de Klemento la 7-a al la nomumo de Paolo kiel helpanto "cum iure successionis"[3]al la diocezo, la buleon de nomumo ne estante subskribita fare de la papo en la 26-a de februaro 1535.

Ne longe post aliĝado al Jacopo en Romo, Paolo akompanis lin en subita foriro al Provenco en aprilo 1527 kiel parto de la fuĝado kiu lasis la grandurbon antaŭ la alveno de Karlo la 3-a, Duko de Borbono (1500-1558) kaj la Lankesnetoj[4]. La du atingis Carpentras tri tagojn antaŭ la Disrabado de Romo (1527). La forta asocio inter "onklo" kaj "nevo" kiam ili alparolis unu la alian, daŭris dum du jardekoj, ĝis la morto de Jacopo en 1547.

La klopodoj de Paolo kiel helpanto komenciĝis antaŭ ol la diplomo de konfirmo estis subskribita. La obeema juna akademiulo ankaŭ iĝis la migranta prokuratoro de la episkopo, defendante la honoron de Jacopo, literaturan reputacion, kaj ortodoksecon en misioj al Sebastianus Gryphius (1492-1556), en Liono, en 1528, al la kortego de Francisko la 1-a en 1532 pri aferoj ligitaj al la Graflando Venasino, kaj al Romo en 1535 por daŭre subteni la novan papon, Paŭlo la 3-a, por la polemika komentario de Jacopo pri la romianoj.

Disrabado de Romo (1527).

La interparolanto en la dialogo kun la episkopo "De pueris instituendis" iĝis la klopodema reprezentanto de fiera, fidema kaj ofte dependa patrono. La sola diferenco inter ili ŝajne disvolviĝis elde iliaj antitezaj respondoj al la vaŭdaj herezuloj en la papa ŝtato Venasino. Jacopo estis paca kaj akordigema, konstante influita de sia timo al perforto kaj sia intereso pri homoj, kontraŭ kiuj li volis protekti. la subprema politiko de papaj aŭtoritatoj kaj la batalema episkopo de Cavaillon, kaj de francaj armeaj oficiroj timemaj ke "svisa kantono" estis emerĝanta oriente de Rodano.

Paolo, aliflanke, apogis strategion de forto, aprobita fare de Francisko la 1-a kaj la viclegato en Avignon, Alessandro Campeggi (1504-1554), kiu kondukis al armita "krucmilito" kiu detruis dudek urbojn kaj vilaĝojn en la printempo de 1545. Jacopo mortis en Romo du jarojn poste. Antaŭ tiu tempo Paolo estis konsekvenca figuro en sia propra rajto. Li estis nomumita rektoro de la Graflando Venasino en 1541, estis dufoje kandidato por la sekretariejo de la konsilio de Trento, kaj sukcedis sian kuzon kiel episkopo de Carpentras.

En 1552 li estis vokita al Romo por fariĝi diplomatia sekretario de Julio la 3-a; li malkaŝis certan fervoron por la vivo de la kortego kaj la akompano de famuloj sed li foriris subite post du jaroj por reveni al sia sidejo kaj la kronikaj krizoj kun hereza agitado en la graflando. Li funkciis kiel rektoro denove de 1560 ĝis 1561 antaŭ aliĝado al de kardinalo Hipolito la 1-a d'Este (1479-1520) en misio al Parizo, sekvante lin al Romo la venontan jaron, kie li restis ĝis 1564.

Paolo mortis en 1572. Li ŝajne estis pli prelato-aktivisto ol erudiciulo-prelato en la maniero de sia mentoro. Paolo ankaŭ aprezis la "liberecon kaj spirito-pacon" kiujn li trovis en Provenco, sed estis sento de pastoreca devo prefere ol malsato je studado kiu tiris lin de Romo ĝis Provenco kaj for de tio, kion li konfesis esti konkuranta deziro por publika reputacio kaj rekono.

La ĉefa intereso pri unu letero de Erasmo de Roterdamo al Paolo (Ep 2864) kuŝas en la frazo, kiu priskribas Jacopon kiel "la unua inter miaj plej proksimaj amikoj" (1533).[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Correspondence of Erasmus
  2. Graflando Venasino estis antikva Pontifica Ŝtato, fondita dum la Mezepoka Aĝo kaj ekzistanta ĝis la 14-a de septembro 1791.
  3. Kun rajto al sukcedado.
  4. La Lanskesnetoj estis soldulaj infanteriosoldatoj, rekrutitaj fare de la germanaj legioj de la Sankta Romia Imperio, kiuj batalis inter la fino de la 14-a jarcento kaj la 17-a jarcento.
  5. Contemporaries of Erasmus
  6. Enciclopedia Italiana
  7. Enciclopedia Italiana
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Personensuche
  11. Enciclopedia Italiana
  12. Personensuche
  13. Enciclopedia Italiana