Paolo Zacchia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paolo Zacchia
(1584–1659)
"Quaestiones medico-legales", verko eldonita en 1701
"Quaestiones medico-legales", verko eldonita en 1701
Persona informo
Naskiĝo marto 1584
en Romo, Italio
Morto 21-a de marto 1659
en Romo, Italio
Tombo Santa Maria in Vallicella vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Universitato de Romo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paolo ZACCHIA estis itala kuracisto, profesoro pri medicinaj sciencoj kaj krimmedicino, filozofo kaj poeto. Aplaŭdita kiel la Merkuro el la doktoroj kaj juristoj kaj la Hermeso de la italoj far siaj samtempuloj, Zacchia estis priskribita eĉ en la 20-a jarcento kiel “la plej erudicia eksponanto laŭ la medicinaj juraj demandoj de la 17-a jarcento.[1] Li estis ankaŭ persona kuracisto de la papoj Inocento la 10-a kaj Aleksandro la 7-a, leĝa konsilisto de la Rota Roman kaj direktoro de la sansistemo de la papaj ŝtatoj. Paolo Zacchia estas konsiderata unu el la patroj de la Krimmedicino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paul Zacchias naskiĝis en Romo en 1584, brile studis en la Piaj lernejoj kaj inter la jezuitoj, kaj kun arda fervoro akceptis la profesion de kuracisto, tamen ne forlasante muzikon, pentraĵon kaj poezion, kiujn li tre amis. Gajninte grandan reputacion en medicina praktiko, li estis nomumita kuracisto de papo Inocento la 10-a, kaj poste protokuracisto de la Vatikano.

Li dediĉis sin plej aparte al la studado de tiu parto de la arto, kiu celas lumigi la tribunalojn pri amaso da dornaj kaj delikataj demandoj, kiu estas konata kiel medicina jurisprudenco. Por tio, Zacchias kunigis grandegan materialon kaj zorge ekzamenis la verkojn de teologoj, en kiuj li trovis multajn kaj gravajn faktojn, kiujn li kolektis. Li formis verkon, kiu amplekse traktis ĉiujn demandojn pri gravedeco, aborto, nenaturaj mortoj, veneniĝo, murdoj, memmortigo.

Li inkluzivis frenezon, demonomanion, sorĉojn, prestiĝon, sorĉojn kaj aliajn superstiĉajn praktikojn, kiuj tiutempe ankoraŭ estis la regado de publika kredemo. La profunda erudicio kaj la delikata juĝo, kiuj karakterizas la laboron de Zacchias, igis ĝin klasika, ne nur por la kuracisto respondeca pri raportoj en krima justeco, sed ankaŭ por la teologo, kiu sin okupas pri la studo de kazoj de konscienco.

Ni nur bedaŭras, ke iuj partoj prezentas difuzan vortumon. Zacchias mortis en Romo en 1659, en la aĝo de 75. Liaj konatoj donis al li la kromnomon de la unua el kuracistoj, la Merkuro de la juristoj kaj la itala Hermeso. Lia edzino nomiĝis Terrenzia Cossi.

Bildo de Paolo Zacchia la Juna

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]