Papaver hybridum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hibrida Papavo (Papaver hybridum )
Hibrida Papavo (Papaver hybridum)
Hibrida Papavo (Papaver hybridum)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkuloj Ranunuculales
Familio: Papavacoj Papaveraceae
Subfamilio: Papaveroideae
Genro: Teŭkrio Teucrium
Specio: T. chamaedrys
Teucrium chamaedrys
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hibrida papavo (Papaver hybridum), estas plantospecio el la familio de la Papavacoj (Papaveraceae). La specio similas al Papaver argemone. Ili diferencas en globforma senkapsulo kun rigidharoj.[1] En Germanujo tiu planto jam estas formortigita aŭ minimume tre „endanĝerigita“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La unujara, herba planto atingas alton de 15 ĝis 50 cm. Ĝi formortas post la maturiĝo de la semoj. La apenaŭ dibranĉita tigo kreskas vertikale kaj havas foliojn. La surfaco estas kovrata kun longaj blankaj haroj. Tiu papaver havas bazan mezan rosedon kaj plurajn foliojn ĉe la tigo. La folioj estas unuoble ĝis trioble pinataj kaj 7 ĝis 15 cm longaj kaj 2 ĝis 3 cm larĝaj. La lancetformaj foliaj loboj havas pintajn aŭ rondigitajn folifinojn. La subaj folioj havas pedunklojn, la supraj sidas.

Floroj kaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

nematuraj kapsuloj.
Papaver hybridum (ilustraĵo).
Papaver hybridum - MHNT

En la foliakseloj aŭ fine de la tigoj kreskas 8 ĝis 12 cm longaj haraj pedunkloj. Ili portas kapjesantajn aŭ starantajn florojn.

La relative grandaj florburĝonoj havas grandecon de 8 ĝis 12 mm kaj larĝecon de 6 ĝis 8 mm. Ili estas kovrataj de blankaj aŭ flavaj rigidharoj. Malfermante la burĝonon la du haraj spaloj forfalas. La duseksa, radiosimetriaj floroj estas multnombraj kaj havas diametron de 2 ĝis 5 cm. La renverse ovoformaj petaloj estas ruĝaj kaj longas ĉ. 10 ĝis 20 mm longaj kaj havas ĉe la bazo nigran makulon. La floro havas 50 ĝis 100 stamenojn. La anteroj estas malhelviolaj. La planto floras de majo ĝis julio.

La ovalaj ĝis globformaj kapsulfruktoj havas diametron de 6 ĝis 12 mm. La multaj (>200) tre malgrandaj semoj estas grize brunaj ĝis nigraj. Tra malgrandaj fendoj inter la kapsulo kaj la kovrilo la semoj povas eligi per vento kaj ŝanĉeligado de la kapsulo.

Ceteraj ecoj[redakti | redakti fonton]

La tuta planto estas tre venena, precipe la kapsulo enhavas multe da venena alkaloido. La planto estas uzata por fari narkotaĵon. La produktado de opio ne estas signifa.

La kromosomo-nombro estas n = 7[2] .

Disvastigo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La hibrida papavo kreskas precipe sur kalkhavaj montetoj kaj argilenhavaj grundoj, tie ĝi kreskas ofte kiel subkreskaĵoj de greno. Origine la planto kreskis en la mediteranea regiono, Grandbritio, Nordafriko, sudokcidenta Azio (Afganio kaj Pakistano). En Germanujo ĝi estas arĥeotipo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oskar Sebald: Wegweiser durch die Natur. Wildpflanzen Mitteleuropas. Sonderausgabe. ADAC-Verlag u. a., München u. a. 1991, ISBN 3-87003-352-5, S. 31.
  2. Georg Tischler: Die Chromosomenzahlen der Gefäßpflanzen Mitteleuropas. 's-Gravenhage, Junk 1950.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]