Paramo de Sumapaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sumapaz.
Lago Ĉisakao en la Paramo de Sumapaz.

La Paramo de Sumapaz, aŭ en hispana Páramo de Sumapaz, estas unu el la plej grandaj paramoj de la mondo.[1] Ĝi estas situa en la provinco Sumapaz, en la departemento Kundinamarko kaj en la teritorio de la localidad n.° 20 nome Sumapaz, en la Ĉefurba Distrikto Bogoto, en Kolombio. Ĝi formas parton de la sama sistemo de la paramo de Cruz Verde (Verda Kruco).[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kua etendo de 223 179 hektaroj ĝi estas unu el plej etendaj paramoj de la mondo. Ĝi estas unu el la akvofontoj plej gravaj de la lando. Ene de ĝia ekosistemo vivas okulvitraj ursoj, cervoj, agloj kaj kondoroj, krom aliaj specioj.[3]

Estas granda kvanto de lagetoj el kiuj ĉiuj de glaĉera deveno. Inter ili menciindas la jenaj: lagetoj Boca Grande, Laguna Larga, La Guitarra, La Cajita, Chisacá [ĉisaKA]. Aldone, estas unu el la plej altaj montopintoj en la ĉirkaŭoj de la enlanda ĉefurbo, nome Cerro Nevado del Sumapaz kun alto de 4306 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La paramo de Sumapaz estis konsiderita sankta loko fare de la indiĝenoj muiska-oj. Ĝi estis asocia kun la diaj fortoj de kreado kaj kun la homa deveno, nome teritorio kie homoj ne eniru.

Dum la 16-a jarcento, la germana aventurulo kaj konkistadoro Nikolaus Federmann kondukis ekspedicion tra Sumapaz, serĉante la mitan trezoron de El Dorado. La loko estis nomita de la hispanoj "País de la Niebla" (Nebula Lando)[4]​ pro la densa nubaro je surfaca nivelo, kiu generas grandan malpliiĝon de la videbleco.

En 1783, José Celestino Mutis estris botanikan ekspedicion, kun la celo studi la flaŭron kaj la faŭnon de la regiono. Tamen, la paramo ne estis vizitita pro siaj malfacilaj klimataj kondiĉoj. Poste la naturalisto Alexander von Humboldt faris la unuan priskribon de la paramo kaj de la surlokaj plantoj en 1801.[5] Li priskribis la ekzistoj de glaĉeraj valoj kaj asociigis la karakterojn de la regiono kun tiuj observitaj en la geomorfologio alpa.

Dum la komenco de la 20-a jarcento, la hispana naturalisto José Cuatrecasas realigis gravajn esplorojn de la paramo. Aliaj scienculoj kiuj priskribis kaj studis la paramon de Sumapaz estis la kolombia Ernesto Guhl kiu realigis esploron de preskaŭ tri jardekoj pri la vegetalaj komunumoj, kaj Thomas van der Hammen.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Parque Nacional Natural Sumapaz». Parques Nacionales Naturales de Colombia. [1] Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  2. Paramo.org "Complejo Cruz Verde – Sumapaz". [2] Konsultita novembre 2010.
  3. «Conflicto Vs Desarrollo». Arkivita el la originalo la 17an de julio 2008. [3] Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  4. [4] Konsultita la 31an de Januaro 2018.
  5. Helferich, Gerard (2004). Humboldt's Cosmos: Alexander von Humboldt and the Latin American journey that changed the way we see the world. New York: Gotham Books. ISBN 978-1-59240-052-2. OCLC 54758735.
  6. [5] Konsultita la 31an de Januaro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]