Anda kondoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kondoro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda kondoro
Kondoro en Nuremburga Zooĝardeno
Kondoro en Nuremburga Zooĝardeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Cikonioformaj
Familio: Katartedoj
Genro: Vultur
Lesson, 1842
Vultur gryphus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kondoro dum flugo

Kondoro estas la nomo por du birdaj specioj de unu el la du grupoj el la familio de Katartedoj. La alia estus nome la katartoj. La kondoroj estas la du plej grandaj flugantaj birdoj en la Okcidenta Hemisfero.

Kvankam same ili estas kadavrovoruloj kiel Malnovmondaj vulturoj, tiuj du specioj de familio Katartedoj aŭ Novmondaj vulturoj tute rilatas plie al Cikonioformaj birdoj kaj ne tiom al la Malnovmondaj vulturoj kiuj apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aglojn, akcipitrojn kaj milvojn. Tiuj du birdoj, kvankam sufiĉe malsimilaj por havi du malsimilajn genrojn, estas tre rilataj inter si.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La anda kondoro, kiel sia nomo supozigas, vivas en montaro Andoj, sed ankaŭ en proksimaj montaroj, do ekde Kolombio ĝis Patagonio en Argentino. Temas pri montara birdo kiu preferas altegajn malsekajn kaj verdajn areojn por trovi manĝaĵon, sed kiu povas kaze de pli dezertaj areoj supreniri ĝis marbordo, kie manĝas plaĝe ekzemple en Peruo kaj nordo de Ĉilio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Anda kondoro estas iom pli granda ol la Kalifornia, nome la unua havas longecon de 100 ĝis 130 cm., kaj enverguron ĝis 3,2 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta tera birdo de Ameriko. La Kalifornia kondoro havas enverguron de ĝis 2'8 m.

La plumaro de plenkreskulo estas tute nigraescepte pro iom da blanko ĉe flugiloj kaj kolo aŭ pli bone dirite kolumo. En la subaj partoj de la flugiloj estas grandaj rektanguloj blankaj pli klaraj apud la korpo.

Kiel higienadaptiĝo kaj simile al vulturoj, la kondoroj havas senplumajn kapon kaj eĉ kolon; tiele oni kontrauas tiean haŭton al asepsigaj efektoj de sekigo kaj ultraviola radiado de granda alteco; krome la birdo purigas ĝin atente. Dum ripoze la konturo de la anda kondoro estas nekonfuzebla kun katartoj ekzemple aŭ aliaj similaj birdoj pro karna kresto surkapa, ruĝa kapo, plumeta blanka kolumo, nigra korpo, sed blankeca striado ĉe la flugiloj..

La meza fingro estas tre granda kaj longa kaj la malantaŭa malfortika; ĉiu kalkano estas rekta kaj malakra. La piedoj estas pli adaptitaj al marŝado ol en iliaj samfamilianoj, la cikonioj. Pro tio, ili ne servas same por kaptado kaj kiel armilo kial en aliaj rabobirdoj, ekzemple la malnovmondaj vulturoj. La ino, malsame ke en rabobirdoj, estas malpli granda ol la masklo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Seksa matureco kaj reprodukta konduto ne aperas en kondoroj ĝis 5 aŭ 6 jaroj post eloviĝo. Ili povas vivi ĝis pli ol 50 jaroj. La Sudamerika kondoro ripozas kaj reproduktiĝas en altecoj de 3000 ĝis 5000 m. Tie sur neatingeblaj klifoj aŭ kornicoj konstruas simplan neston per kelkaj bastonetoj ĉirkaŭ la ovojn. Tie la ino demetas 1 aŭ 2 bluecblankajn ovojn pezajn pli ol kvarono da kilo. Tio okazas printempe ĉiu dua jaro. La eloviĝo okazas antaŭ du monatoj de kovado farita de ambaŭ gepatroj. Se la ido aŭ ovo perdiĝas, alia ovo estos demetata. Tion profitas sciencistoj kaj zorgantoj de tiuj specioj, ĉar ili povas forpreni la unuan ovon -por artefarita kovado kaj bredado- kaj permesi novan demeton, kovadon -kiu daŭras du monatojn- kaj reproduktadon. La ido estas kovrata de blanka lanugo ĝis kiam ĝi estas preskaŭ tiom granda kiom la gepatroj. Ĝi povas flugi post ses monatoj, sed enhejmiĝas kaj ĉasas kun la gepatroj ĝis kiam ĝi estas dujaraĝa kaj estas flankenigita de nova ido. La gepatroj produktas nur po unu idon ĉiu du jaroj, do la pliiĝo de la specio estas tre malrapida.

Moroj[redakti | redakti fonton]

Estas socia strukturo kiu decidas en grandaj grupoj de kondoroj kaj eĉ kun aliaj specioj kiu rajtas manĝi la unua kaj kiu poste. Tio realigeblas per korpa komuniko, sed ankaŭ per sonoj eĉ se la kondoroj ne havas voĉilon. Al la kadavraĵo alvenas unue la ruĝa katarto, poste la nigra kaj ĉiuj sin klinas antaŭ la kondoro, eĉ la reĝa katarto, kiu estas foje preskaŭ same granda.

Dumfluge tiuj birdoj estas graciaj. Ĉar ili ne havas fortikan sternumon por movigi tiom grandajn flugilojn, ili estas ĉefe ŝvebantoj. La birdoj frapas flugilojn ĉefe por elteriĝi sed poste ili ŝvebas kvazaŭ senmove. Jam Karolo Darvino rakontis, ke li rigardis flugantan kondoron dum duonhoro sen ke ĝi flugilfrapas eĉ ne unu fojon. Kompreneble kondoroj preferas altajn ripozejojn el kie elteriĝi senpene.

Kondoroj okupas grandajn teritoriojn, foje flugante ĉirkaŭ 200 km por trovi manĝaĵon. Ili preferas grandajn kadavraĵojn, kiel tiuj de cervoj aŭ bovoj kiujn ili povas vidi serĉinte aliajn kadavrovorulojn, kiuj ne kapablas eltiri tiom grandajn bestojn, kion ja povas fari fortaj kondoroj. Ili estas neregulaj manĝantoj: foje ili ne manĝas dum tagoj, poste ili manĝas multege kiam ili trovas manĝaĵon sed tiom ke poste melfacilege povas elteriĝi. Ili povas manĝi kaj grandajn kaj malgrandajn mamulojn, kiel kameledoj, kaj ankaŭ malsovaĝaj. Ĉemare povas sin nutri el balenoj ĝis fiŝojn aŭ eĉ algojn. Foje ili povas flugi ĝis maraj insuloj kie rabas birdajn koloniojn (ovoj, idoj kaj eĉ plenkreskuloj).

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Pro tio antaŭe dirita, la kondoroj bezonas por vivi tri ĉefajn faktorojn:

  • venta regiono kaj varmaj ventofluoj,
  • malferma areo kie facile trovi kaj atingi kadavrojn,
  • kadavroj.

Tamen ne nur tio sufiĉas por facila disvolviĝo de kondoroj. Dum la du lastaj jarcentoj ties nombro malkreskis pro diversaj kialoj, inter ili:

  • malpliigo de vivmedio, paralele al disvastigo de la homa specio,
  • venenado, foje ne rekte sed per manĝo de venenitaj rabomamuloj aŭ de predoj ĉasitaj per plumbaj kugleroj,
  • ĉasado, antaŭe ekzemple farita ceremonie de indiĝenoj, hodiaŭ de malmodestaj pafuloj.

Al tio aldonendas ankaŭ la malrapida reproduktado (po nur unu ido ĉiuj du jaroj).

Homoj[redakti | redakti fonton]

Kondoro estas nacia birdo en Bolivio, Kolombio, Ĉilio kaj Peruo kaj ludas gravan rolon en folkloro kaj mitologio sudamerikajn. En Peruo fama komponisto Daniel Alomía Robles komponis famegan konatan tutmonde kanton "El cóndor pasa", tio estas, la kondoro pasas.

La germana sciencisto Ernst Haeckel havis paron de kondoroj, ili estis kun li tute mildaj kaj malsovaĝiĝintaj, li povis ludi amike kun ili kiel kun hundoj, kaj ili montriĝis jaluzaj unu al la alia pri la karesoj de ilia mastro.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]