Parko Sofijivka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko Sofijivka
Mapo de la parko
Mapo de la parko
Mapo de la parko
parkoArboreto • kultura havaĵo • rekonilo
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Ukrainio

(Vidu la situon sur mapo : Ukrainio)
Parko Sofijivka

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉerkasa provinco

(Vidu la situon sur mapo : Ĉerkasa provinco)
Parko Sofijivka
Geografia situo 48° 45′ 51″ N, 30° 14′ 37″ O (mapo)48.76416730.243611Koordinatoj: 48° 45′ 51″ N, 30° 14′ 37″ O (mapo)
Map
Parko Sofijivka
Lando(j)  Ukrainio
Urbo Umanjo, Ĉerkasa provinco
Urboparto norda parto
Geografio
Areo 179,2 hektaroj
Trajtoj
Kreo 1796
Tipo Botanika ĝardeno
Specioj 2 000 specioj
Vizitado 150 000 vizitantoj
Interreta ligilo sofievka.org
vdr

Parko Sofijivka (ukraine парк «Софіївка»; pole Park Zofiówka) estas arbareto (speco de botanika ĝardeno) kaj scienc-esplora instituto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Ukrainio (NASU Departemento de Biologio). La parko situas en la norda parto de la urbo Umanjo, Ĉerkasa provinco (Centra Ukrainio), proksime de la rivero Kamjanka. Kelkaj areoj de la parko rememorigas anglan ĝardenon. Hodiaŭ, la parko estas populara distra loko, ĉiujare vizitata de 150 000 vizitantoj.

Parko Sofijivka estas pitoreska mejloŝtono de monda ĝardendezajno komence de la 19-a jarcento. La parko enkalkulas pli ol 2 000 speciojn de arboj kaj vepro (lokaj kaj ekzotikaj) inter kiuj estas taksodio (marĉcipreso), vejmuta pino, Tulipa liriodendro, platano, ginko, kaj multaj aliaj.

Ekde 1980, la direktoro de la parko estas la membro-korespondanto de la Akademio de Sciencoj, doktoro pri biologiaj sciencoj Ivan Kosenko. En 1985, malgranda planedo n-ro 2259 estis nomita "Sofievka" laŭ tiu parko.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]